La reĝino siavice alproksimiĝis, momenton enpensiĝis, kaj fine parolis per voĉo pli dolĉa ol la kanto de enamiĝanta turtino:
—Ĉar ni trovis ĉi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi volas, ke ŝi fariĝu la plej bela kaj la plej feliĉa el ĉiuj estintaj, estantaj kaj estontaj estaĵoj! Por tio, ĉiu el ni faru al ŝi po unu donaco, tiamaniere, ke ŝi estu fine provizita je ĉiuj eblaj perfektaĵoj!
Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.
—Ŝi havu,—diris la unua,—okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel tiuj de Hispanino!
—Mi donacas al ŝi,—diris la dua,—tian hararon blondan, longan kaj bukloriĉan, kian oni vidas ĉe la Germaninoj!
—Ŝiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,—aldonis la tria;—ŝia frunto paligu la liliojn; ŝiaj oreloj similu travideblajn markonketojn; kaj ŝian admirindan kapon, kiel gracia kolono, subportu kolo sendifekta!
Sinsekve la feinoj antaŭdonis al la estonta belulino la diafanecon de Anglino, la ĉarmon de Rusino, la brakojn, ŝultrojn kaj bruston de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..
Laste parolis la reĝino kaj diris:
—Ĉiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj netakseblan feliĉon al ĉiuj, kiuj enamiĝos en ŝin!
Kaj ŝi prenis la etulinon sur siajn brakojn, ŝin kisis kaj portis en la palacon, kie ĉiuj feinoj laŭvice zorgis pri ŝia nutrado, lulado, vartado kaj edukado.
III
La tagon, kiam la knabino fariĝis dek-okjara, la feinoj are kunvenis en salonon de la reĝina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj diskutadoj, decidis, ke ŝi devos, dum kelkaj jaroj, vojaĝadi eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Ŝi