Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

blemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia ŝipo estas longa je 60 metroj, larĝa je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ĝia plej granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aĝon havas la ŝipkapitano?

La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:

—Sinjor’ Inspektoro; inter la amplekso de la ŝipo kaj la aĝo de ĝia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.

—Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?

—Li estas terkulturisto kaj ankaŭ ŝtonĉizisto.

—Kiomjara ci estas?

—12-jara.

—Kian profesion ci volas elekti?

—Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman jaron en duagradan lernejon.

—Bone, ci certe fariĝos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:

plus × plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;
plus × minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj malamikoj;
minus × plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj malamikoj;
minus × minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj amikoj.

Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moŝto tiris el la veŝtpoŝo sian belan oran horloĝeton:

—Ho Dio!—li ekkriis surprize—estas jam la tria pretere kaj mia homo ankoraŭ ne venas de supre; mi volas tuj fini ĉi tiun aferon. Nun, karaj infanoj, estas sufiĉe por hodiaŭ, la klaso estas finita. Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ĝis revido kaj feliĉan libertempon!

Ni silente eliris; tamen la lignaj ŝuoj, kiujn ni portis tiutempe, faris sufiĉe da bruo, por ke oni nin aŭdu el la unua etaĝo, kaj