Preninte la seĝon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan silkĉapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro kaj refalis feliĉe trans la ŝtuparo en la ĝardenon. Jen li estas ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas fari? Ĉu li reiros en la ĉefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne, certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.
Li do forlasis la ĝardenon, kaj sur la strato li demandis iun plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loĝejo de la vilaĝestro. Ĉi tiu estis mia propra onklo kaj loĝis apud nia domo. La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro: la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus suspektinta la duan, nome, la enŝlosiĝon de la inspektoro.
—Ha jes!—ekkriis mia onklo, ridante el plena gorĝo,—mi ĵus vidis la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj vilaĝoj):
—Kio!—rediris la inspektoro,—la instruistoj de B... kaj de M... troviĝis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra etaĝo! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la sama nesto.
Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio, akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble rebonigi la aferon, kaj almenaŭ iom senkulpigi nian instruiston. Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.
—Vi scias,—li diris,—ke nia instruisto estas tre juna; nur antaŭ du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenaŭ dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaŭa kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial insiste petas, ke vi lin ne eksigu aŭ forsendu en alian postenon,