En la sonorilejo de antikva provinca ĉefpreĝejo, loĝis tri koboldoj. Multfoje, obeante estrajn ordonojn, oni penadis ilin forpeli: laboristoj provizitaj je ŝtupetaroj kaj je bastonoj supreniris en la sonorilejon: sed la koboldoj, rifuĝinte en la turpinton, poste grimpinte sur la flagokokon, mokis persekutantojn, kriante:
—Cig! cag! cog! Ni venkas, triumfas, vin mokas.
Ĉiudimanĉe la koboldoj malsupreniris en la preĝejon dum la ĉefa meso, kaj formetis la malgrandajn ĉapetojn de maljunaj pastroj. Dum la prediko, ili ĵetis sablon en okulojn de aŭskultantoj; kaj tuj ĉiuj ĉeestantoj balanciĝis sur siaj seĝoj, kiel maturaj spikoj sub karesoj de l’ vento. Kiam lia episkopa moŝto grandceremonie diservis mem, vidante, ke la ĥorejaj knaboj estas malatentaj kaj malagorde kantas, li diris:
—Nu, tiuj ĉi knaboj pensas al koboldoj.
—Hum!—murmuretis lia moŝto.
—Hum!—mallaŭte diris la kanonikoj.
—Hum!—diris laŭte la paroĥestro.
—Hum!—kriis la vikarioj.
Tiam knaboj avertitaj foliturnetis siajn dikajn librojn kun ŝajno atenta kaj respektoplena.
Kiam petolaĵo okazis en la ĉefpreĝejo, tuj oni pri tio kulpigis koboldojn.
—Kiu faris tiujn oleajn makulojn?—demandis la paroĥestro.
—Koboldoj,—oni respondis.