Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tra la fenestro larĝe malfermita eniris radio de suno. La malgrandaj estaĵoj sin lokis sur luma sageto, farante strangajn signojn, supren-kaj malsupren-irante, ŝajnante kredi ion.

—Rigardu,—ili diris al Johano.

—Sed mi vidas nenion.

La koboldoj daŭrigis, modelante ion en la spaco, kaj kriante:

—Cig! cag! cog! ĉu vi vidas nun?

—Nun mi komencas ekvidi, kvazaŭ en sonĝo, malgrandan sinjorinon.

—Bone.

La koboldoj daŭrigis sian agadon. Johano, preskaŭ ellitiĝinte, rigardis per plilarĝigitaj okuloj, kaj diris:

—Ŝi viviĝas; ŝi ridetas. Ho, kiom estas bela tiu junulino!

—Tiu beleta infanino estas Sunetino, formita el suna radio. Ni ĵus ŝin kreis por vi. Kiam vi suferos, ĉar vi estas malsana, ŝi venos al vi kaj vin konsolos; kiam vi estos malgaja, ŝi vin amuzos. Sed ni malpermesas, ke vi parolu al iu ajn pri Sunetino, eĉ al via kuzino la bona Estelo, kiu vin flegas. Se iam vi konigos la ekziston de Sunetino, de tiu tago ŝi malaperos por ĉiam.

—Danke, danke, mi konservos la sekreton.

La koboldoj forflugis kaj forlasis la sonorilejon de la ĉefpreĝejo; ĉar ili preferis la Sankta-Martinan turon pli malnovan kaj pli altan. Sinjoro Pupardo imitis la koboldojn. Li forlasis sian paroĥon, por forkuri de Turnjupino, kun kiu decide li ne volis edziĝi.

Ĉiutage kiam suniĝis, Sunetino aperis sur ora radio en la ĉambro de l’ junulo. Ŝin vestis riĉaj orientaj teksaĵoj. Ŝia kolo kaj ŝiaj ambrokoloraj brakoj estis ŝarĝitaj de safiroj, de rubenoj, de smeraldoj; dum ŝiajn harojn ornamis oraj sunetoj. La junulino ridetis al la malsanulo per enigma mieno, sed neniam parolis kun li. Por lin amuzi, ŝi kantis baladojn laŭ stranga ritmo, dum akompanis ŝiajn melodiojn la kraketado de ŝiaj brakringoj. Kel-