kafoje ŝi dancis antaŭ la junulo, kvazaŭ ŝi estus pastrino de sanktaj orientaj misteraĵoj. Jen ŝi antaŭeniris malrapide, ludante kun siaj silkaj skarpoj; jen ŝi sin balancis kun serpentaj ondolinioj; jen ŝi imitis per siaj brakoj la flugadon de l’ kolombo. Johano ne laciĝis admirante Sunetinon kaj ŝian malrapidan sed senpaŭzan dancadon. Li diris:
—Daŭrigu; ankoraŭ; ĉiam.
Sed kiam la suno subiris al horizonto, necese estis, ke Sunetino eliru kun ĝi en la okcidenta gloraĵo: tiam la malsanulo malgajiĝis.
Estelo, dekkvinjara junulino, kuzino de Johano, kelkafoje helpis al li kiel flegistino, kiam forestis Turnjupino. Tiam ŝi diris al la junulo:
—Kial vi fariĝas malgaja, kiam alvenas la krepusko?
Sed la junulo ridetis, kaj ne respondis.
Kvankam oni estis en somero, tamen okazis serio da pluvaj kaj malbonveteraj tagoj. Johanon, kiu de du semajnoj ne vidis la sunon, ekokupis maltrankviliga melankolio. Vane Estelo lin ĉirkaŭis per plej amplenaj zorgadoj, dirante:
—Mi estas via infaneca amikino: konfidu al mi viajn ĉagrenojn.
—Mi havas nenion,—li respondis ploregante.
Fine, lacigita de senĉesaj demandoj, li iam diris al sia kuzino:
—Mi ne vidas plu Sunetinon.
—Kio estas Sunetino?
—Ĉu mi scias? Ŝi estas estaĵo luma, fantazia, feina, mistera, kiun mi adoras. Rigardu tiun palan sunradion; jen estas mia amatino. Ĉu vi ekvidas Sunetinon? Sed ŝajnas al mi, ke ŝi faras adiaŭajn signojn: kial do? Ho! mi mizera! mi parolis!
La malsanulo svenis: tiam Estelo pensis:
—Kredeble la malfeliĉa knabo estas mortfrapita, ĉar li deliras.
La morgaŭan tagon, Johano ripozis sur siaj kapkusenoj, palega. Lumega suno eble ironie pafis orajn sagetojn al ĉiuj anguloj de la