Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambro: sed Sunetino ne montriĝis plu. Estelo, por plezurigi la malsanulon, diris:

—Ĉu vi deziras, ke mi iru al la monteto de pavoj; ĉar eble sur ĝi loĝas via Sunetino. Mi klopodos por ŝin alkonduki al vi.

—Ho, jes, respondis Johano; tio igus min feliĉega.

La junulino ekvojaĝis. Kiam ŝi troviĝis en la kamparo, ŝin ĉirkaŭis nebulo el fringoj, silvioj kaj kardeloj: la birdoj kantis:

—Bona Estelo, venu kun ni por aŭskulti la lastan romancon de nia majstro, la itala najtingalo.

—Ne, ne; mi ne havas tempon.

—Ni malhelpos, ke vi antaŭeniru, flugetante ĉirkaŭ vi, se vi ne efektivigas nian deziron.

—Miaŭ! miaŭ!—blekis la junulino.

—Kato!—ekkriis la birdoj timigitaj.

Kaj subite ili forflugis ĉiuj al apudaj arbaretoj.

La vojaĝantino sin gratulis pro sia artifiko, kiam, meze de timiano kaj de aliaj parfumaj herboj, ŝi ekvidis, al ŝi alkurantajn sur siaj malantaŭaj kruroj, centojn da kunikloj.

—Ni vin salutas, junulino,—ili diris.—Ni al vi prezentas Johaneton Kuniklon, nian reĝon.

La vojaĝantino ekvidis malgrandan blankan beston, sidantan sur blua skatoleto tirita de kvardek kuniklidoj: per bastonetoj Johaneto frapis sur du sonoriletojn. Li prezentis al la fremdulino siajn komplimentojn, kaj aldonis:

—Vi estos la plej bela ornamaĵo de nia kortego; kaj ni konservos vin ĝis la fino de via vivo.

Tedita Estelo ekkriis:

—Mi vidas ĉasiston kaj liajn hundojn.

Tuj ĉiuj kunikloj forkuris, dum ilin antaŭiris la reĝo, kiel decas.

La junulino daŭrigis sian iradon. Ŝi laŭiris mallarĝan riveron, kiam ŝi rimarkis sur la bordo fiŝojn, kiuj staradis sur siaj vostoj,