estis tiam la plej ĉarma belulino, kiun oni povas imagi. Ŝia korpo superis la plej neriproĉindajn ĉefverkojn de la antikva kaj nuntempa skulptarto. Ŝiaj movoj, ŝia irado, ŝia sintenado montriĝis nekredeble graciaj, kaj kiam ŝi dancis sur la herbaro de l’ ĝardenoj, eĉ la feinoj vane provis ŝin imiti; ŝi estis altkreska, kun ŝultroj larĝaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolĉe kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, ŝia talio tiom mallarĝiĝis, ke ĝin ŝi preskaŭ povus zoni per sia ĉirkaŭkolo! Oni apenaŭ komprenis, kiel povas ŝin porti tiaj malgrandaj piedoj, kaj oni ekmiregis konstatante, ke ŝiaj manetoj havas nekredeblan forton. Priskribi ŝian vizaĝon estus entrepreno malfacila! Antaŭ ĉio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn kaj riĉegan hararon, en kiu kunmiksiĝis ĉiuj plej diversaj nuancoj de l’ blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kaŝtana helbruno kaj kupra ruĝo. Nenia perlo atingis la blankecon de ŝiaj dentoj, nenia rubeno la ruĝecon de ŝiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de ŝia haŭto!
Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble ŝi posedis ĉiujn plej ŝatindajn ecojn de l’ koro, de l’ spirito kaj de l’ karaktero.
Resume, ŝi estis la plej admirinda el ĉiuj vivantaj kreitaĵoj. Nur oni povis riproĉi al ŝi iom da strangeco, pro tiom da kontraŭaj belaĵoj kunigitaj sur ŝiaj korpo kaj vizaĝo.
Ĉar estis decidite, ke ŝi bezonas vojaĝadi kaj konatiĝi kun la homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiaŭis la tutan feinaron. Ambaŭ migrontinoj suriris la flugilojn de grandega drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.
IV
La unuan fojon, kiam ŝi aperis en balo, ĉiuj ekmiregis, vidante tiel belan kaj strangan fraŭlinon. Sed baldaŭ la impreso pri strang-