Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ili: «Jen estas saketo da oranĝfloraj bombonoj, faritaj de fraŭlino Pimpernelo. Tio signifas, ke ili estas tute bongustaj. Nu, vi gustumos ilin, nur kiam vi estos dirinta tion, kion oni devas fari por redoni feliĉon al mia kuzo.»

La artifiko sukcesis. Apud Sankta-Martino, Estelo ekvidis florfolietaron pluvantan sur ŝi tiel amase, ke baldaŭ ŝi estis tute kovrita de floreroj, kvazaŭ ili estus neĝeroj, dum la koboldoj per klaraj voĉoj ekkriis:

—Cig! cag! cog! kolektu la rozajn foliojn; zorgu, ke unu el ili ne manku: kaj poste iu ilin ĵetos en la ĉambron de Johano. Li resaniĝos, forgesos Sunetinon kaj vin amos ĝis sia morto.

Ĉiuj antaŭdiroj de koboldoj efektiviĝis.


————————


En la tago en kiu Johano edziĝis kun sia kuzino, tri grandaj kestoj estis alportitaj en la ĉambron de Estelo. La unua estis blanka; la dua, flava; la tria, roza kaj blua.

Sur la unua estis skribite: «Malfermota tuj.»

Sur la dua: «Malfermota post unu jaro.»

Sur la tria: «Malfermota post du jaroj.»

La juna edzino tre mirigita rompis unu el siaj ungoj, volante tro rapide malfermi la blankan keston, por rigardi ĝian enhavon. En ĝi troviĝis oraj moneroj, arĝenta teleraro, amasoj da juveloj.

—Nu! nun ni estas riĉegaj.

—Kiu donas tion al ni?—demandis la junulo.

Funde de la kesto, Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton, sur kiu legiĝis: «La koboldoj.» Je la vespero, la juna virino iris al la preĝejo por ilin danki; kaj ŝi ne forgesis alporti al ili frandaĵojn.


————————


La junaj geedzoj vivis meze de princa lukso. Oni citis la belecon de iliaj palacoj, la multon de iliaj veturilaroj, la belan sintenadon de ilia aro da lakeoj. Johano kaj Estelo partoprenis en ĉiuj bonsocietaj kunvenoj: kermesoj, ĉevalkuradoj, baloj, laŭntenisoj, k.t.p. Sed kvankam la mondaj plezuroj ŝin forportis en siaj