eco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis ĵaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom eklevetiĝis mallaŭta murmurado:
—Ĉu vi vidas?... Kio estas tio ĉi?... Tiaj larĝaj ŝultroj kun tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, ruĝa! Ne! flava... ne! helbruna!... Ŝi estas tro altkreska!... Ŝiaj moviĝoj estas malkonvene flekseblaj!... El kie ŝi venas?... Kiu ŝin konas?.. k.t.p., k.t.p..
La murmureto plilaŭtiĝadis, ĝis ĝi fariĝis mallaŭda bruego.
Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis kontraŭbatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel ŝin mem; ilin oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartiĝemuloj, k.t.p.... La mokadon, la riproĉojn, la malŝaton ili elportis kuraĝe, senlace rebatis ĉiujn mallaŭdojn de la enviuloj, kaj, ĉar la fraŭlino estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorĉaj okuloj, ili tuj enamiĝis en ŝin kaj de tiam sin sentis plene feliĉaj!
Tagon post tago, aliĝis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daŭrigis malŝati ŝian belecon kaj ridi je ŝiaj senegalaj ecoj.
Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj malamikoj.
V
Tiam ŝi kaj ŝia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni diras, tre ŝatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al ŝi pli bone. Kompreneble, multaj ankoraŭ ridis je ŝia strangeco, multaj ŝin mokis kaj eĉ rifuzis ŝin ekrigardi; sed ĉar la plej famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesiĝis pri ŝi, laŭte proklamis ŝian belegecon kaj al ĝi kantadis laŭdojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la vojon montritan