—Mi ne komprenas, kion vi volas diri,—respondis Frederiko balbutante.
Sed ĝuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke lia ĉefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre urĝas.
La grafo aliris sian ĉambron, kien post nelonge alvenis la ĉefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el ŝtalo, kiun li demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li prezentis al la grafo; sur ĝia koverto estis skribite: «Por doni al Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara».
La grafo sidigis Hans’on Delmer’on, kaj malfermis la koverton. Dum li legis tiun leteron, lia vizaĝo grade montris grandan emocion kaj samtempe grandan ĝojon; kaj li mallaŭte diris:
—Mia kara Henriko estos do feliĉa!
Jen tio, kion li legis:
- «Mia kara kuzo,
- «Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun ĉi leteron mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ĝin al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ĝin al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al vi mian edziĝon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan manieron, laŭ kiu vi agis kontraŭ mia edzino kaj mi. La malfeliĉo persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan Edith’on. Ne povante zorgi pri ŝi, mi komisiis ŝin al la edzino de Hans Delmer, kiu, kiel ankaŭ ŝia edzo, ĵuris al mi ke ili konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj monatoj.
- Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin. Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris.