Paĝo:La ĉiama kantaĵo.pdf/15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Pieroto. Burĝino!

(Pieroto malproksimiĝas kaj sin kubutapogas sur la tablo. Kolombino forlasas la laboradon alprosimiĝante al li.)

Kolombino. Ĉu ci ekkoleris? Ĉu ci ne komprenas, ke mi tion diras por ke ci koleru? Ĉu ci ne amas min, Pieroto?

Pieroto. Jes.

Kolombino. Kion ci faras?

Pieroto. La ĉiamaĵon: mi revas.

Kolombino. Ĉu ci sendorme revas?

Pieroto. Ĉiam mi revas sendorme. Sonĝi dormante estas nur duone sonĝi: oni ne povas direkti la sonĝojn.

Kolombino. Kaj, kiujn revojn ci volas sekvi?

Pieroto. Meti la vivon en versojn, dum sieĝas min la prozo.