Paĝo:La ĉiama kantaĵo.pdf/18

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Kolombino. Kion ci intencas diri?

Pieroto. (Alproksimiĝante al Kolombino.) Aŭskultu, aŭskultu, mia Kolombino. De post kvar tagoj ci kudras; ci kudras dum la tago kaj nokto, ĉiuhore; la suno leviĝas, ĝi subiras, la tago sin ornamas sen tio, ke ci ĝin rimarku; la nokto pleniĝas je steloj kaj ci ilin ne vidas; malproksime, certe floras la arboj, kaj neniu floro ekfloras por ciaj okuloj. Kaj ci, kiu havas la rajton ĝui ilin, kion ci faras dum eksplodas tiu ĉi ĉarma printempo?

Kolombino. Ci ĵus tion diris: mi kudras.

Pieroto. Kaj kion ci kudras?

Kolombino. Robon por fianĉino.

Pieroto. Ĉu por ci?

Kolombino. Por... ŝi.

Pieroto. Por la aliaj. Por iu, kiu nomos virto, se ŝi tion diras, nian malriĉecon; por iu, kiu triumfe ĝin survestos, kaj