Paĝo:La Dek-Sepa - Januaro 1911.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mano la diajn vindotukojn, kiam nekredebla okazaĵo prezentiĝis.

Sub la venta puŝego, la fenestro de l’preĝeja antaŭĉambro subite malfermiĝis. — La turnovento eniris kiel ekokupo de barbaroj! Ĝi puŝegis ĉion en la sanktejo, renversis la sanktajn objektojn ; kaj la vindotukoj de l’malgranda Jesuo, kunportitaj de l’turnovento, forflugis tra la fenestro.

Unue, Matiaso staris malsprita, plena je timegeco, poste, kiam li rekonsciis, la antaŭensaltis en la preĝejon krianta :

— Sankta Josefo! Sankta Martino! Helpu min!! La vento forflugis la vindotukojn!

Aŭdante tiun-ĉi maltrankviligitan voĉon, personoj elaperis de ĉiuloke. La pastroj kun sanktaj survestoj, la pedelo kun sia ĉapeto, la Svisisto kun sia halebardo, la maljunaj virinoj, kiaj estis preĝantaj en la preĝejo, alkuris kun palaj mienoj kaj terurigitaj okuloj.

Kriegoj aŭdigis.

— Kion vi diras, Matiaso, Sankta Virgulino! Kion vi diras!!

La malgranda ĝibulo galopis al la pordo. Li ŝajnis frapita per frenezeco.

— La vindokutoj! Kia malfeliĉo! La vindotukoj!!! Tra la fenestro!!! Blovo de turnovento!!! Ni alkuru rapide rekapti ilin!!!

Tiam, en la strato, subite tumultiĝinta, ĉiu ekkuris por ekkapti la forflugintajn vindotukojn!!!

— Kie ili troviĝas?

— Ĉu vi vidas ion?

Nazoj en la aero similis je demandaj punktoj!!

— Tie, diris unuj.

— Tute ne, la vento certe forportis ilin al la rivero « Wurm ».

Fine, oni eltrovis la forflugantajn tukojn.

Ili estis blokitaj en angulo de kapitelo, sur malalta flanko de l’preĝejo. Ili ŝajnis tute kiel frostsentema kolombo trapikita de malvarmo, rifuĝinta en tiu-ĉi projektejo.

— Jen ili estas! jen ili estas!!

Ĉiu samtempe kriegis. Sed kiel atingi ilin!

— Estas la devo de l’pedelo, ĉar li lasis ilin forflugi, diris ili unuvoĉe. Nun, Matiaso ne fajfetis plu!!

Subite, kuraĝa homo antaŭensaltis, suprenrampis laŭlonge la kolonojn, alkroĉiĝis je la dentaĵoj, alpendiĝis ĉe la elstaraĵoj; post mil danĝeroj, li fine estis atingonta la celon