Paĝo:La Flandra Movado, 1928.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Akiris kaj konservis propran pozicion meze de la Eŭropa kulturo, sen cedi pro tio kiom malmulte ajn de sia propra karaktero, de sia propra lingvo.

Kio esta ĉi supre deklarita pri la Sveda literaturo, estas ankaŭ vera pri la Norvega, Dana, Rusa, Germana, Angla kaj estas ankaŭ vera pri la Franca.

Multaj el vi, esperantistoj, estis verŝajne ĝis nun inklinaj por rigardi la loĝantaron de Belgujo kiel homogenan tuton, unu kaj nedisgeblan, ĉar estas nur unu sola leĝodona kaj rega potenco en tuta Belgujo.

Tamen, kvankam Belgujo ekzistas, ne ekzistas ja Belgoj. La Valona parlementano Destrée, poste iĝinta ministro, iam prave skribis en letero al la reĝo : „Sire, il n'y a pas de Belges”. („Reĝa Moŝto, ne ekzistas Belgoj”). Kaj la reĝo mem, kiam li en 1914 kunvokis siajn soldatojn por batali kaj klopodis trafi la impreseblan flankon, ne alvokis Belgojn, sed Valonojn kaj Flandrojn.

Ĉiu, kiu tavojaĝas Belgujon je nord-suda direkto, tuj povas konstati, ke ĝi konsistas el du diversaj regionoj, ĉiu kun propra lingvo — la Valona kaj la Flandra aŭ pli bone Naderlanda — respektive apartenantaj al la Romana kaj Germana lingvogrupo.

Estas sendiskuta fakto, ke du popoloj, Valonoj kaj Flandroj, vivas en Belgujo, disigitaj per lingvolimo, kiu restis depost 1400 jaroj preskaŭ sensanĝa.

Ne tuj estas tamen komprenata la aktra kontaŭtezo, kiu ekzistas inter la intereso de la Flanda popolo kaj tiu de la Belga ŝtato.

Erariga eĉ por fremdulo estas la fakto, ke tiu kontraŭtezo neniam okazigis sangajn konfliktojn, kiuj altiras la atenton de la mondopinio. Tamen ĉiu scias laŭ la akirita sperto okaze de la disiĝo de Svedujo kaj Norvegujo, ke estas cirkonstancoj en kiuj popolo, antaŭ sen sanga revolucio, povas sin elŝiri el ŝtatunuiĝo, se ĝi energie kaj persiste klopodas por realigi sian celon. Ekzistis fortegaj rilatoj inter la Norvegoj kaj la Svedoj, estis inter ili pli malmulte da kaŭzoj por malkopreniĝo ol inter la Fandroj kaj la Valonoj.