Paĝo:La Gimnazio.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiam», ŝi diras, «vi ankaŭ trovus protekton, kiel la aliaj, al la direktoro protekton, konatecon. tion, alion…». Kiel plaĉas al vi la virina ideo? «Ĉu ne sufiĉas», mi diras, «ke mi devas konstante memori pri la pagodatoj, pri la foiroj, pri la ŝuldatestoj, pri la kambioj, pri la protestoj kaj la diversaj aliaj malbenaĵoj? Eble vi volas, ke mi fariĝu bankrotulo pro via gimnazio kaj viaj klasoj, kiuj alrampis al mi jam ĝis la gorĝo?» Vi eble pensas, ke ŝi aŭdas, kion mi parolas al ŝi? Tute ne, nenia atento! Ŝi daŭrigas sian faradon: ŝi segas kaj fajlas kaj boras kaj mordetas kiel vermo, tage kaj nokte, tage kaj nokte. «Se via edzino», ŝi diras, «estus por vi edzino kaj via infano estus por vi infano, se mi havus por vi», ŝi diras,«eĉ plej malgrandan valoron, almenaŭ iometan....» — «Kio do», mi diras, «tiam estus?» — «Tiam», ŝi diras, «vi kuŝus ĉe mi profunde en la tero, mi vin enterigus trifoje ĉiutage, vi ne povus eltombiĝi eĉ en la tago de la mondfina juĝo!» Nu, kiel plaĉas al vi tia salulo? Tio estas simple, kiel oni diras, kapti edzon kaj fari al li subitan banon per sitelo da akvo, pro la ĉarma paco! Kompreneble, mi miaflanke ankaŭ ne silentas, ĉar oni estas ja, kiel oni diras, nur homo, kaj ĉiu homo havas ja galon.... Forte min envii vi tamen ne bezonas, kaj venkis kompreneble ne mi, sed ŝi; ĉar se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?

Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Mi komencis serĉi protekton, konatecon, tion, alion; mi lasis min moki, mi suferis honton, ĉar ĉiu demandas tute prave: «vi estas, sinjoro Arono, estimata hebreo, vi estas domhavanto, kaj vi havas nur unu solan filon, kia do demono vin instigas, ke vi puŝiĝu kun li tien, kien oni ne devas?»… Nu, iru, rakontu al ili historion, ke mi posedas propran edzinon — cent dudek jarojn ŝi vivu, — kaj ke ŝi enprenis al si en la kapon frenezan ideon: gimnazio, gimnazio kaj gimnazio! Nu, kio estis plue? Vi devas scii, ke mi mem ankaŭ ne apartenas al tro grandaj mallertuloj, kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese, kaj mi trafis en la kabineton de la granda sinjoro