Paĝo:La Gimnazio.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Vi komprenas? jam tute aliaj paroloj! Videble, se oni ŝmiras, oni veturas.... Estas nur bedaŭrinde, ke ne tuj; sed kion fari? se oni ordonas atendi, oni devas atendi, hebreo ja alkutimiĝis....

Venis Januaro, denove tumulto, kurado tien kaj reen: hodiaŭ, morgaŭ devas esti kunsido, ili ĝin nomas «sovjet»; kunvenos la direktoro kun ĉiuj instruistoj de la gimnazio, kaj nur post la kunsido, t. e. post la «sovjet», kiel ili ĝin nomas, oni scios, ĉu la knabo estas akceptita aŭ ne. Venis la ĝusta laboro; mia kunulino ne estas plu hejme; ne ekzistas tagmanĝo, ne ekzistas samovaro, nenio ekzistas: ŝi estas en la gimnazio; aŭ pli vere, ne en la gimnazio, sed apud la gimnazio; ŝi vagadas ekstere en la frosto de la plej frua mateno, kaj ŝi atendas, ĝis oni disiros de la kunsido, t. e. de la «sovjet», kiel ili diras.... La frosto tranĉas, neĝvento blovas, malbonega vetero, kaj ŝi vagadas ekstere apud la gimnazio kaj atendas; virino ĉiam restas virino! Ŝi scias ja tre bone, ke se oni promesas, oni sankte plenumas, tiom pli ke… vi komprenas? sed iru, parolu kun virino! Unuvorte, ŝi atendas unu horon, ŝi atendas du horojn, ŝi atendas tri horojn; ŝi atendas kvar horojn; ĉiuj infanoj jam delonge disiris el la gimnazio hejmen, kaj ŝi ĉiam ankoraŭ atendas. Tamen kion vi volas? ŝi atendis tiel longe, ĝis ŝi fine atendatingis sian celon: la pordo malfermiĝas, kaj el tie eliras unu el la instruistoj; ŝi tuj alsaltas al la instruisto kaj kaptas lin kaj demandas, ĉu li ne scias, per kiaj decidoj finiĝis la kunsido, t. e. la «sovjet», kiel ili diras. Kaj li respondas: «kial do mi ne scius? oni akceptis», li diras, «entute dudek kvin infanojn, dudek tri kristanajn kaj du hebreajn». «Kiun?» ŝi demandas. — « Unu nomatan Ŝapselson kaj unu nomatan Katz.» Apenaŭ ŝi aŭdis la nomon Katz, mia virino simile al sago el pafarko flugas hejmen kaj enkuras en la domon kun ĝojego: «Mi gratulas! Mi dankas vin, ho, granda Dio, mi dankas! Akceptita! akceptita! Kaj dume ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj.... Al mi, kompreneble, la afero ankaŭ certe estas agrabla, sed danci pro tio mi ne havas ja la devon, mi