Paĝo:La Gimnazio.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas ja viro, ne virino.... «Mi vidas», ŝi diras al mi, «ke por vi tio ne havas tre grandan valoron?» — «Kiakaŭze», mi diras, «vi faras al vi tian komentarion?» — «Tiakaŭze, ke vi estas malvarma peco da viando; se vi scius», ŝi diras, «kiel la kompatinda infano tremas de emocio, vi ne sidus tiamaniere, vi jam de longe kurus mendi por li uniformeton kaj ĉapeton, kaj vi rapidus», ŝi diras, «fari festenon por la amikoj.» — «Kial subite fari festenon?» mi diras; «ĉu ĝi estas bar-micvo[1] aŭ fianĉiĝo?» Tiele mi diras al ŝi tute trankvile, ĉar mi estas ja viro.... Tiam ŝi ofendiĝas kaj tute ĉesas paroli kun mi; kaj se edzino ĉesas paroli, tio estas ja miloble pli malbona ol insultado, ĉar, se ŝi insultas, oni almenaŭ aŭdas homan voĉon,kaj nun… parolu al la muro!… Unuvorte, por kio mi devas multe paroli? venkis kompreneble ŝi, ne mi; ĉar se «ŝi» ion volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?

Unuvorte, oni faris festenon. Oni kunvokis parencojn kaj amikojn, kaj la knabon oni vestis de la kapo ĝis la piedoj: tre bela uniformo kun blankaj butonoj, ĉapo kun ornamaĵeto[2] antaŭe, — plena guberniestro! Kion oni agis koncerne lin, tio efektive estis plene meritita, oni enmetis en lin kvazaŭ novan animon, oni simple lin revivigis; li brilis, mi diras al vi, kiel la suno en Julio. La gastoj trinkis pro sano, oni gratulis, oni bondeziris: «Li lernu en plena sano, li finu la gimnazion en plena sano, li sane iru el tie ĉiam pluen kaj pluen, en la universitaton....» — «He», mi diras, «tio ĉi tute ne estas tiel necesa; oni povos», mi diras, «esti kontenta ankaŭ sen tio; li nur finu la ok klasojn de la gimnazio», mi diras, «tiam mi lin edzigos kun helpo de Dio....» Tiam mia kunulino diras kun rideto kaj rigardante min per siaj okuloj:

«Diru al li, sinjoroj, ke li — mi petas lian pardonon — forte eraras; li vivas ankoraŭ laŭ la malnovaj manieroj.» — «Diru al ŝi,

  1. «Bar-micvo» = atingo de la 13-jara aĝo, kiam hebreo fariĝas religie memstara.
  2. Metala signo, kiun la gimnazianoj portas sur la ĉapo.