Paĝo:La Gimnazio.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sinjoroj, ke mi dezirus havi tiom da benoj, kiom la malnovaj manieroj estas pli bonaj ol la novaj.» — «Diru al li, sinjoroj», ŝi respondas, «ke li estas, li min pardonu....» Tiam la gastoj laŭte ekridis : «Aj, sinjoro Arono», ili diras, «vi havas edzinon — bravulinon, Dio ŝin konservu; kozako, ne edzino!» Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino, oni bone glutis, oni fariĝis viglaj; kaj oni kaptis nin ambaŭ en la rondon kaj la knabon ankaŭ en la mezon, kaj oni saltis, tute gaje, ĝis plena tagiĝo. Matene ni foriris kun li «tien». Kiam ni venis tien, estis ankoraŭ tre frue, pordoj kaj pordegoj estis ankoraŭ ŝlositaj, ne troviĝis ankoraŭ, kiel oni diras, eĉ freneza hundeto sur la strato. Longe ni staris ekstere kaj sufiĉe nin turmentis la frosto, tial ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis al ni la pordon kaj, dank’ al Dio, enlasis nin internen. Baldaŭ komencis kolektiĝi la anaro de la malgranduloj, kun la tornistretoj sur la dorsoj; fariĝis bruo, tumulto, babilado, ridado, kurado, hu, ha, tuta foiro! la blankbutonaj buboj saltadis, regaladis sin reciproke per frapoj, puŝoj, pinĉoj.... Rigardante tiujn bubetojn kun la ruĝaj vangetoj, kun la ĝojaj ridantaj okuletoj, mi rememoris — pardonu la komparon — nian estintan malluman, malvastan, malgajan ĥederon de la pasinta tempo, kaj mi konvinkiĝis, ke efektive «ŝi» estas prava; ŝi estas nur virino, tamen ŝi havas sur si viran kapon!… Kaj dum mi tiamaniere meditas, alvenas al ni iu kun orkoloraj butonoj, videble instruisto, kun folio da papero en la mano, kaj li demandas min, kion mi bezonas. Mi montras al li mian knabon, kaj diras, ke mi alkondukis lin en la ĥederon, t. e. en la gimnazion. Tiam li demandas min: «en la kioman klason?» — «En la trian», mi diras; «li ĵus estas akceptita.» Li demandas min, kia estas lia nomo. «Katz», mi diras, «Moseo Katz, t. e. Moŝko Katz». — «Moŝko Katz?» li diras, — Moŝkon Katz li ne havas en la tria klaso! ekzistas, li diras, en lia listo iu Katz, tamen ne Moŝko, sed Morduĥ, Morduĥ Katz… «Kia Morduĥ» mi diras; «ne Morduĥ, sed Moŝko!» —