Paĝo:La Gimnazio.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

efektive sukcese ekzameniĝis, kaj efektive ricevis la plej altajn notojn, kaj tamen efektive ne estis akceptitaj! Kial? ĉiam pro la «procentoj»! Vi povas kredi al mi, mi tiam mem rigardis min kiel frenezulon: «malsaĝulo», mi diradis al mi, «kio? por kio vi kuradas el unu urbo al alia? por kia diablo vi tion bezonas? nu, kaj se li eĉ jam estos akceptita, kio estos tiam?» Ne, diru, kion vi volas, obstineco estas granda afero; ĝi jam ĉe mi mem fariĝis afero de necedema ambicio. Fine Dio min kompatis, kaj mi trovis en Polujo tian specon de gimnazio, «komercan» gimnazion, en kiu apud ĉiu kristano oni akceptas unu hebreon, t. e. oni akceptas kvindek procentojn. Sed kio estas la esenco? Ĉiu hebreo, kiu deziras, ke lia infano estu akceptita, devas veni kun sia kristano, kaj se li, t. e. la kristano, sukcese faras la ekzamenon kaj vi enportas por li la lernejan pagon, tiam vi havas iom da espero.... Sekve anstataŭ unu ŝarĝo oni tiam havas sur si du ŝarĝojn, vi komprenas? Ne sufiĉas, ke mia cerbo turmentiĝas pri mia propra infano, ĝi devas turmentiĝi ankoraŭ pri tiu alia; ĉar se — Dio gardu — Esav[1] ne sukcesas, tiam Jakobo pereas.... Nu, mi devas diri al vi, antaŭ ol mi trovis tian kristanon, ian botiston — lia nomo estis Ĥoljava, — mi devis multajn fojojn malbeni mian vivon; fine, kiam venis la ĝusta akto, nu, mia botistido ĉe la ekzameno falis en la teron kiel Koraĥ![2] Kaj la objekto, en kiu li montris plenan nesciadon, estis ĝuste… la «Religio!» Nu, kion mi rakontu al vi? mia knabo devis mem proprapersone sidiĝi kun li kaj ripetadi kun li la «Religion».... Vi demandos ja sendube, kiamaniere mia knabo scias la kristanan religion? Tion ne demandu, ĉar li scias ĉion kaj estas kompetenta en ĉio kaj komprenas ĉion; se oni diras al vi, ke li havas bonan kapon, vi nenion devas demandi. Unuvorte, Dio helpis, venis la bona horo, la feliĉa horo, ili ambaŭ estis akceptitaj. Vi pensas, ke jam ĉio estas finita? Kiam venis la tempo, por enskribi en la librojn kaj

  1. Frato de la Biblia Jakobo.
  2. Homo, pri kiu la Biblio rakontas, ke lin englutis la tero.