Paĝo:La Gimnazio.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nu, mi finos la rakonton. Mi min rompis, mi min detruis, mi ruinigis mian tutan negocon, disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj, kaj mi transpakis min al ili. Kiam mi venis al ili, mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis serĉi kaj flari. Kun granda malfacileco kaj post longaj klopodoj mi sukcesis trovi ian vojeton, mi faris kompanion kun ia komercisto. Laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo, jes… solida mastro kaj apartenas eĉ al la administrantaro de la sinagogo… sed esence li estis ruzulo, trompisto, ŝtelisto, li preskaŭ tute malfeliĉigis min! Vi sekve komprenas, en kia stato tiam estis mia kapo....

Kaj jen unu fojon mi venas hejmen, kaj mi vidas, mia knabo venas al mi renkonte iel strange, kun ruĝeta vizaĝo kaj sen ornamaĵeto sur la ĉapo[1]. «Aŭskultu, Moĉjo», mi diras al li, «kien perdiĝis via ornamaĵeto?» Kaj li diras: «kia ornamaĵeto?» Mi diras: «la butono». Li diras: «kia butono?» Mi diras: la «butono, kiu estis sur la ĉapo; ankoraŭ antaŭ la festoj mi aĉetis ja al vi novan ĉapon kun nova ornamaĵeto!»… Tiam li ruĝiĝis ankoraŭ pli kaj diris al mi: «mi deprenis».... Mi diras: «kion signifas, ke vi deprenis?» Li diras: «mi estas libera».... Mi diras: «kion signifas, vi estas libera?» Li diras: «ni ĉiuj estas liberaj».... Mi diras: «kion signifas, vi ĉiuj estas liberaj?» Li diras: «ni ne iras plu en la gimnazion».... Mi diras: «kion signifas, vi ne iras plu en la gimnazion?» Li diras: «ni faris komunan interkonsenton, ke ni plu ne iru».... Mi diras: «kion signifas, vi faris interkonsenton? kiaj faristoj? kiaj interkonsentistoj? Nu, bela ĝojo al mi venis», mi diras; «por tio mi min ruinigis, por tio mi min elmetis al ĉiaspecaj suferoj kaj humiligoj, por ke vi poste povu fari komunan interkonsenton? Ho ve, ho ve», mi diras, «al vi, al mi kaj al ni ĉiuj! Dio volu almenaŭ, ke tio ne alportu ian grandan malfeliĉon al la hebrea po-

  1. La aŭtoro rakontas ĉi tie pri la striko, kiun dum la rusa-japana milito faris la gimnazianoj en preskaŭ ĉiuj gimnazioj de Polujo. Tiu ĉi striko malfeliĉigis tre grandan nombron da infanoj.