Paĝo:La Gimnazio.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

LA GIMNAZIO




La plej malbona malamiko, mi diras al vi, ne faros al vi tion, kion homo povas fari mem al si, precipe se en la aferon enmiksiĝas virino, t. e. edzino. Pri kio, vi pensas, mi tion diras? nu, ĝuste pri mi mem. Jen, prenu ekzemple min: kiel vi min vidas, ŝajnas al vi, ke vi vidas nenion eksterordinaran; simpla hebreo, de meza klaso; sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon, ĉu mi ne havas monon, ĉu mi eble sidas en ŝuldoj. Povas esti, ke iam mi efektive havis monon, kaj ne sole monon — mono nenion valoras — mi havis laborenspezojn, kaj mi havis ilin en honoro kaj kviete, mi ne flugis, mi ne bruis, kiel aliaj, kiuj amas «hi, hu, ha».... Ne, mia principo estas, ke kviete kaj nerapide estas pli bone. Kviete kaj nerapide mi butikis, kviete kaj nerapide mi kelkajn fojojn haltis, kviete kaj nerapide faris interaranĝon kun la komercistoj kaj kviete kaj nerapide denove komencis labori. Sed en la mondo ekzistas ja Dio; nu, Li favore donacis al mi edzinon… ŝi ne estas ja ĉi tie, sekve ni povas paroli malkaŝe…edzino, por tiel diri, kiel ĉiuj edzinoj; mi devas diri, ke laŭ la aspekto ŝi eĉ estas tute tolerebla, jes, tuta «persono», Dio ŝin konservu, duoble pli granda ol mi, kaj ne malbela, eĉ belulino, oni povas diri, kaj