Paĝo:La Gimnazio.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ne malsaĝa, eĉ saĝa, oni povas diri, tre saĝa, multescia, tuta viro. Sed ĝuste ĉi tio estas la tuta malbono! Ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! Kiel ajn saĝa ŝi estas, sed la Plejpotenca ja tamen kreis antaŭe Adamon kaj nur poste Evon! Sed iru, parolu kun ŝi, ŝi respondas: «ke la Plejpotenca kreis antaŭe vin kaj poste nin, tio» ŝi diras, «estas Lia afero; sed pri tio», ŝi diras, «ke Li donis al mi en la piedplaton pli da saĝo, ol vi havas en la kapo, pri tio», ŝi diras, «mi ne estas kulpa». — «Kiakaŭze», mi diras, «vi nun parolas pri tio»? — «Tiakaŭze», ŝi diras, «mi nun parolas pri tio, ke pri ĉio devas zorgi nur mia kapo; eĉ pri la enmeto de nia infano en la gimnazion», ŝi diras, «ankaŭ devas pensi nur mi». — «Kie», mi diras, «estas skribite «gimnazio»? Ĉu ne sufiĉos por mi, se li ellernos la sciencon hejme?» — «Mi jam diris al vi mil fojojn», ŝi diras, «ke vi neniam atingos mian konsenton, ke mi iru kontraŭ la moroj de la mondo; la moroj de la mondo postulas», ŝi diras, «ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion.» — «Laŭ mia cerbo», mi diras, «mi opinias, ke la mondo estas freneza.» — «Nur vi sola», ŝi diras, «havas normalan prudenton! se la mondo» ŝi diras, «agus laŭ via prudento, ĝi efektive bele aspektus!» — «Ĉiu homo», mi diras, «agas laŭ sia prudento.» — «Miaj malamikoj», ŝi diras, «kaj la malamikoj de miaj amikoj posedu tion en siaj poŝoj, en siaj kestoj kaj ŝrankoj, kion vi posedas en via kapo.» — «Ve estas», mi diras, «al la viro, se virino kuraĝas lin kritiki.» — «Ve estas», ŝi diras, «al la virino, se ŝi havas tian edzon, ke virino devas lin kritiki!» Nu, iru, diskutu kun virino! Kiam vi diras al ŝi unu aferon, ŝi respondas al vi ion tute alian; kiam vi diras al ŝi unu vorton, ŝi redonas al vi dek du; kaj se vi decidas silenti, tiam ŝi subite komencas plori aŭ tute improvizite, pardonu mian esprimon, ŝi svenas. Nu, tiam vi estas jam vere enviinda!… Unuvorte, disputo post disputo, venkis fine ŝi, ne mi; ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?…