Paĝo:La Gimnazio.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rigardis. Tia malfeliĉo! Ĉiuj ornamos sin per blankaj butonetoj[1],kaj li tion ne povos fari… Mi diras al li: «kia malsaĝulo vi estas, simpla azeno vi estas! Ĉu estas eble, ke la tuta mondo eniru en la gimnazion? Malsaĝuleto mia», mi diras, «iu devas ja resti hejme, ĉu ne vere? kaj se vi zorgas pri la milita servo», mi diras.... Tiam ŝi fariĝas kolerega kaj furioze min atakas : «bela kompatemulo», ŝi diras; «kiu vin petas», ŝi diras, «ke vi lin konsolu per tiaj saĝaj paroloj? Pli bone estus», ŝi diras, «se vi penus, ke ni ricevu por li ian taŭgan instruiston», ŝi diras, «apartan, rusan por la gramatiko».

Vi aŭdas? jam du instruistojn mi devas teni! unu instruisto kaj unu melamedo[2] jam ne sufiĉas! Unuvorte, disputo post disputo, venkis kompreneble ŝi, ne mi; ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?

Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Oni prenis novan instruiston, jam rusan, ne — Dio gardu — ian hebrean, fi, sed efektivan kristanon; ĉar gramatiko, vi komprenas, por eniri en la unuan klason, estas ja pli akra ol kreno; bagatelo, la gramatiko, la litero «jat»!… Nu, se mi volus rakonti al vi pri la instruisto, kiun Dio al ni sendis, estus simple honto rakonti; ni devis suferi de li plej venenitajn tagojn, li nin ĉiujn traktadis kiel senvalorajn bestojn, li ridadis kaj mokadis nin ĝuste en la vizaĝon. Li, ekzemple, — en la infero li brulu — dum la instruado de la gramatiko ne povis trovi ian alian vorton krom «ajlo»[3], t. e. ruse «ĉesnok»: «ĉesnok, ĉesnoka, ĉesnoku, ĉesnokoju»[4]… la diablo lin prenu! Se ne estus «ŝi», tiam mi prenus lin je la kolo kaj elĵetus lin al ĉiuj diabloj kun lia bela gramatiko! Por «ŝi» ĉio estis tolerebla: ĉar la knabo

  1. La gimnazianoj en Rusujo portas uniformon kun blankaj butonoj.
  2. «Melamed» estas persono, kiu instruas hebrean lingvon, Biblion kaj Talmudon.
  3. Per ĉi tiu vorto la rusoj ofte mokas la hebreojn.
  4. Imitata deklinacio de la vorto «ĉesnok»