Paĝo:La Gimnazio.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ja scios, kie oni devas skribi la literon «jat», kaj kie oni ne devas ĝin skribi! Nu, prezentu al vi, dum la vintro oni lin sufiĉe elturmentis, kaj nur ĉirkaŭ Pentekosto li devis iri al la buĉo. Kiam pasis Pentekosto, li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne «duon» sed «kvaron» kaj «kvinon»[1]. Ĝojo, triumfo! Gratulon, gratulegon!… Sed atendu, ne tiel rapidu kun la gratulo; oni ne scias ankoraŭ tute precize, ĉu li estas akceptita; oni tion scios ne pli frue ol en Aŭgusto! Kial nur en Aŭgusto? kial ne tuj? Iru, demandu ilin! Sed kion fari? Hebreo ja alkutimiĝis....

Venis Aŭgusto; mi rigardas, — mia kunulino ne ripozas: de la direktoro ŝi kuras al la inspektoro, de la inspektoro al la direktoro.... «Kial vi kuradas hodiaŭ», mi diras al ŝi, «kiel venenita muso, de Abraĉjo al Jaĉjo?».... «Kial mi kuradas?» Ŝi diras; «Ĉu vi ne estas ĉitieulo! Ĉu vi ne scias do, kio fariĝas en la nuna tempo en la gimnazioj, kun la procentoj[2].... Nu, mia sinjoro, kio montriĝis? li ja efektive ne estis akceptita! Vi volas scii, kial? Tial ke li ne ricevis du «kvinojn». Se la ambaŭ notoj, kiujn li ricevis, estus kvinoj, tiam, ili diras, li eble estus akceptita. Vi aŭdas? «eble»? kiel plaĉas al vi la «eble»? Nu, kion mi havis de ŝi, pri tio mi ne parolos; vere kompatinda estis li, la knabo: li kuŝas kun la vizaĝo kaŝita en la kuseno, kaj li ne ĉesas plori. Tio daŭris tiel longe, ĝis fine oni devis preni por li novan instruiston,

  1. La noto «kvar» signifas «bone», la noto «kvin» (plej alta noto) signifas «bonege».
  2. En Rusujo la lernado por la hebreoj en la nuna tempo estas afero tre malfacila. En la gimnaziojn kaj en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento rilate la nombron de ĉiuj aliaj lernantoj. En la pli granda parto de la lando la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj; en tiuj urboj, en kiuj la loĝantaro konsistas preskaŭ ekskluzive el hebreoj, la gimnazioj akceptas nur 10% da hebreoj, t. e. inter 10 lernantoj oni akceptas nur unu hebreon. Tiamaniere el ĉiuj hebreoj, kiuj volas eniri en gimnazion, oni povas akcepti nur tre malgrandan parton, kaj dum por ĉiu ekzameniĝanto sufiĉas, se li ricevas la notojn «3», el la hebreoj oni akceptas nur tiujn, kiuj ricevis notojn la plej altajn («5»), kaj eĉ inter tiuj perfekteguloj oni ankoraŭ faras elekton.