Paĝo:La Gimnazio.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝuste studenton de la gimnazio, kaj oni komencis preparadi lin jam por la dua klaso, en tute alia maniero, ĉar la dua klaso ne estas bagatelo: por ĝi oni bezonas jam, krom matematiko kaj gramatiko, ankaŭ geografion kun kaligrafio kaj kun mi ne scias kio ankoraŭ. Kvankam, por diri al vi la veron, mi por ĉio kune ne donus eĉ tri spesojn: peceto da talmuda komentario estas multe pli malfacila ol ĉiuj iliaj lernaĵoj, kaj eble ankaŭ pli saĝa… sed kion fari? Hebreo alkutimiĝis....

Unuvorte, komenciĝis tuta seriaro da lecionoj. Li leviĝas tre frue — la lecionoj; li faris la matenan preĝon kaj matenmanĝon — la lecionoj; la tutan tagon — la lecionoj. Ĝis malfrue en la nokto oni aŭdas, kiel li tamburas: «nominativo», «akuzativo», «adicitivo», «multoblativo»… ĝi simple skrapas la orelojn. Kiu pensas pri manĝo, kiu pensas pri dormo? «Oni prenis malfeliĉan infanon», mi diras, «kaj oni turmentas ĝin sen kulpo kaj sen kaŭzo! Ĝi estas ja vera kompatindaĵo», mi diras, «la infano — Dio gardu — ja malsaniĝos!» — «Formordu al vi la langon», ŝi diras. Nu, kion vi volas? li iris ankoraŭ unu fojon al la buĉo, kaj li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn «kvinojn», nenion krom «kvinoj»! Ne mirinde! li havas ja tian kapon, kian vi ne trovos, se vi eĉ traveturos tutan imperion; kaj krom tio tia diligenta, tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis! Sekve estas ja bone? jes? Sed kiam venis la ĝusta tago, oni elpendigis en la gimnazio la nomaron de ĉiuj akceptitaj infanoj, — ni rigardas — nia tie ne estas! Komenciĝis kriado, ploregado.... Kiarajte? tia maljustego! puraj «kvinoj» de ĉiuj objektoj! Ha, ŝi iros, ha, ŝi kuros, ha, ŝi faros tion kaj tion.... Unuvorte, ŝi iris, ŝi kuris, ŝi faris tion kaj tion… tiel longe, ĝis oni ŝin petis, ke ŝi ĉesu tedi al ili la kapon, tio estas, parolante inter ni, oni ŝin simple forpelis. Jes. Kaj kiam oni ŝin fine forpelis, tiam ŝi kun granda ve-kriado enfalis en la hejman domon: «Ha», ŝi krias, «kia patro vi estas! se vi estus», ŝi diras, «sindonema patro, varma, kiel ĉiuj aliaj patroj,