eniradis kaj eliradis sen ceremonioj, plenumadis rapidecajn preĝojn, aŭ informiĝadis pri novaĵoj, aŭ konsiliĝadis pri publikaj bezonoj; ĉi tie la infanoj ludadis en la sabataj matenoj, dum en la sinagogo estis legata la semajna partaĵo; ĉi tie oni kolektiĝadis ĉe procesioj edziĝafestaj kaj enterigaj, ĉi tie oni malpaciĝadis kaj repaciĝadis; ĉi tie frostosentanto trovadis varman fornon kaj malsatanto kovritan tablon. Krom tio ĉirkaŭ la rabeno moviĝadis ankoraŭ amaso da parencoj, fratoj kaj fratinoj kun siaj edzinoj kaj infanoj, kiel ankaŭ la komunaj onkloj kaj onklinoj de li kaj lia edzino, grandnombra familianaro, kies ĉiuj membroj rigardadis la rabenon kiel familiestron, vizitadis lian domon en ĉiuj tempoj de la tago kaj en solenaj festotagoj ĉiuj kune tie manĝadis. Tiaj komunaj familiaj manĝadoj en la domo de la rabeno okazadis plej precipe ĉe la ĉiujara solenado de la Pasko, antikva, mirinda festo, kiun ankoraŭ nun la hebreoj en la tuta mondo en la antaŭvespero de la dekkvara tago de monato Nisen festas en la sekvanta maniero por eterna memoro pri sia liberiĝo el la Egipta sklaveco.
Tuj kiam fariĝas nokto, la mastrino ekbruligas la kandelojn, kovras per tablotuko la tablon, metas sur ĝian mezon tri el la plataj senfermentaj panoj, kovras ilin per buŝtuko kaj metas sur tiun altigitan lokon ses malgrandajn pladojn, en kiuj troviĝas simbolaj manĝaĵoj, nome : ovo, laktuko, kreno, osto de ŝafido kaj bruna miksaĵo el sekvinberoj, cinamo kaj nuksoj. Al tiu tablo sidiĝas la patro de la familio kun ĉiuj familianoj kaj kunuloj kaj voĉlegas al ili el stranga libro, kiu estas nomata Hagado kaj kies enhavo estas stranga miksaĵo el legendoj de la prapatroj, mirindaj historioj el Egiptujo, kuriozaj rakontoj, disputaj demandoj, preĝoj kaj festaj kantoj. En la mezon de tiu soleno estas enŝovata granda vespermanĝo, kaj eĉ dum la legado en difinitaj momentoj oni gustumas iom el la simbolaj manĝaĵoj, manĝas ankaŭ pecetojn de la senfermentaj panoj kaj trinkas kvar pokalojn da ruĝa vino. Melankolie gaja, serioze amuza kaj fabele mistera estas la karak-