tero de tiu vespera soleno, kaj la tradicie kanta tono, per kiu la Hagado estas legata de la familiestro kaj de tempo al tempo ĥore akompanata de la aŭskultantoj, sonas tiel tremige intime, tiel patrine lulante kaj samtempe tiel abrupte vekante, ke eĉ tiuj hebreoj, kiuj delonge defalis de la religio de siaj patroj kaj postkuris fremdajn ĝojojn kaj honorojn, ektremas en la plejprofundo de la koro, kiam la malnovaj bone konataj Paskaj sonoj okaze penetras en ilian orelon.
En la granda salono de sia domo sidis unu fojon Rabbi Abraham, kaj kun siaj familianoj, lernantoj kaj aliaj gastoj li celebris la vesperan solenon de la Paska festo. En la salono ĉio estis brile pure pli ol ordinare; la tablon kovris la diverskolore brodita silka tablotuko, kies oraj franĝoj pendis ĝis la planko; intimece briletis la teleretoj kun la simbolaj manĝaĵoj, kiel ankaŭ la altaj vinoplenaj pokaloj, kiuj havis sur si kiel ornamon nur sanktajn historiojn reliefigitajn; la viroj sidis en siaj nigraj manteloj kaj nigraj plataj ĉapeloj kaj blankaj kolŝirmiloj; la virinoj, en siaj fantazie briletantaj vestoj el Lombardiaj ŝtofoj, portis ĉirkaŭ la kapo kaj kolo siajn orajn kaj perlajn juvelojn; kaj la arĝenta sabata kandelabro verŝis sian festan lumon sur la piece gajajn vizaĝojn de la maljunuloj kaj junuloj. Sur la purpuraj veluraj kusenoj de seĝo, kiu estis pli alta ol la aliaj, kaj apogite, kiel postulas la moro, sidis Rabbi Abraham kaj legis kaj kantis la Hagadon, kaj la miksita ĥoro alkantadis aŭ respondadis ĉe la destinitaj lokoj. La rabeno portis ankaŭ sian nigran festan veston; la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo estis pli mildaj ol ordinare, la lipoj ridetadis el la nigra barbo, kvazaŭ ili volus rakonti multe da ĉarmaĵoj, kaj en liaj okuloj kvazaŭ naĝis feliĉaj rememoroj kaj antaŭsentoj. La bela Sara, kiu sidis ĉe lia flanko ankaŭ sur pli alta velura seĝo, portis, kiel mastrino, nenion el siaj juveloj, nur blanka tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian gracian korpon kaj ŝian pian vizaĝon. Tiu vizaĝo estis kortuŝe bela, kiel ĝenerale la beleco de la