Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
11
LA RABENO DE BAĤARAĤ

hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan; la konscio pri la profunda mizero, pri la maldolĉa malhonoro kaj pri la maltrankviligaj danĝeroj, en kiuj vivas iliaj parencoj kaj amikoj, metas sur iliajn ĉarmajn trajtojn de vizaĝo ian suferan sincerecon kaj observeman amoplenan timon, kiuj strange ensorĉas niajn korojn. Tiel hodiaŭ la bela Sara sidis kaj rigardis konstante la okulojn de sia edzo; de tempo al tempo ŝi rigardadis ankaŭ en la antaŭ ŝi kuŝantan Hagadon, la belan, per oro kaj veluro binditan pergamenan libron, malnovan heredaĵon kun malnoviĝintaj vinmakuloj el la tempoj de ŝia avo; en ĝi estis tiom multe da viglaj kaj mikskolore pentritaj bildoj, kiujn ŝi, estante ankoraŭ malgranda knabineto, jam tiel volonte rigardadis en la Paska vespero, kaj kiuj prezentis ĉiaspecajn Bibliajn historiojn, ekzemple : kiel Abraham disbatas per martelo la ŝtonajn idolojn de sia patro, kiel la anĝeloj venas al li, kiel Moseo mortigas la Egipton, kiel Faraono majeste sidas sur la trono, kiel la ranoj eĉ ĉe la tablo ne lasas lin trankvila, kiel li — dank’ al Dio — dronas, kiel la Izraelidoj singarde transiras la Ruĝan Maron, kiel ili kun malfermitaj buŝoj kune kun siaj ŝafoj, bovinoj kaj bovoj staras antaŭ la monto Sinaj, poste ankaŭ kiel la pia reĝo Davis ludas la harpon, kaj fine kiel Jeruzalem kun la turoj kaj murdentoj de sia templo estas prilumata de la brilo de la suno!

La dua pokalo estis jam plenigita, la vizaĝoj kaj voĉoj fariĝadis helaj, kaj la rabeno, preninte unu el la senfermentaj Paskaj panoj kaj levinte ĝin kun gaja saluto, legis la sekvantajn vortojn el la Hagado : « Vidu, ĉi tio estas la nutraĵo, kiun niaj patroj manĝis en Egiptujo! Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu! Ĉiu, kiu estas malgaja, venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojo! En ĉi tiu jaro ni solenas la feston ĉi tie, sed en la venonta jaro en la lando de Izrael! en ĉi tiu jaro ni solenas ĝin ankoraŭ kiel sklavoj, sed en la venonta jaro kiel filoj de libereco! »

Tiam malfermiĝis la pordo de la salono, kaj eniris du grandaj palaj viroj, enkovritaj per tre vastaj manteloj, kaj unu el ili diris :