Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
12
LA RABENO DE BAĤARAĤ

« Paco al vi, ni estas vojaĝantaj samreligianoj kaj deziras soleni kun vi la Paskan feston ». Kaj la rabeno respondis rapide kaj afable : « al vi estu paco, sidiĝu proksime de mi! » La du fremduloj baldaŭ sidiĝis al la tablo, kaj la rabeno daŭrigis la voĉlegadon. De tempo al tempo, dum la ceteraj postrestis ankoraŭ en sia kunlegado, li ĵetadis karesajn vortojn al sia edzino, kaj, aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi : « Ĝoju, mia reĝino! » Sed ŝi respondis, melankolie ridetante : «  Mankas ja al ni la reĝido! » kaj per tio ŝi aludis pri la familia filo, kiu, kiel postulas unu loko en Hagado, devas demandi per preskribitaj vortoj sian patron pri la signifo de la festo. La rabeno nenion respondis, sed montris nur per la fingro unu ĵus paĝmalfermitan bildon en la Hagado, kie oni povis vidi tre ĉarme, kiel la tri anĝeloj venas al Abraham, por sciigi al li, ke filo estos naskita al li de lia edzino Sara, kiu dume kun virina ruzeco staras malantaŭ la pordo de la tendo, por subaŭskulti la interparoladon. Ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino, ŝi mallevis la okulojn kaj poste denove kun amo rigardis supren al sia edzo, kiu kantante daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio, kiel Rabbi Josuo, Rabbi Eliezer, Rabbi Azaria, Rabbi Akiba kaj Rabbi Tarfen en Bona-Brak sidis apogiĝinte kaj interparolis dum la tuta nokto pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, ĝis venis iliaj disĉiploj kaj atentigis ilin, ke estas jam tago kaj ke en la sinagogo oni legas jam la grandan matenan preĝon.

Dum la bela Sara pie aŭskultis kaj konstante rigardis sia edzon, ŝi rimarkis, ke subite lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo, la sango el liaj vangoj kaj lipoj malaperis kaj liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciaj; sed preskaŭ en la sama momento ŝi vidis, ke la trajtoj de lia vizaĝo denove ricevis la antaŭan trankvilecon kaj serenecon, liaj lipoj kaj vangoj denove ruĝiĝis, liaj okuloj vigle sin turnadis, kaj eĉ neordinare gaja humoro lin tutan