ekkaptis. La bela Sara ektimis tiel, kiel ŝi ankoraŭ neniam en sia tuta vivo timis, kaj interna malbona antaŭsento malvarmige leviĝis en ŝi, ne tiom pro la signoj de rigida teruro, kiun ŝi dum unu momento vidis sur la vizaĝo de sia edzo, sed pli pro lia nuna gajeco, kiu iom post iom ricevis la formon de ĝojega petolado. La rabeno ludante ŝovadis sian ĉapon de unu orelo sur alian, ŝerce pinĉadis kaj krispigadis la buklojn de sia barbo, kantadis la tekston de la Hagado laŭ maniero de buba kantaĉo, kaj ĉe la nombrado de la Egiptaj plagoj, kiam oni multfoje trempas la montran fingron en la plenan pokalon kaj ĵetas teren la pendrestantan vinguton, la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinoj, kaj tiam aŭdiĝis granda plendado pri difektitaj kolkrispoj kaj laŭta ridado. Ĉiam pli kaj pli maltrankvila fariĝis la bela Sara pro tiu spasme ŝprucanta gajeco de ŝia edzo, kaj premata de nedifinebla timo ŝi rigardis la zumantan svarmon de la mikskolore lumitaj homoj, kiuj komforte balanciĝadis de unu flanko al alia, krakmanĝetadis la maldikajn macojn, aŭ trinketadis vinon, aŭ babiladis inter si, aŭ laŭte kantadis en la plej bona humoro.
Nun venis la tempo, kiam devis komenciĝi la vespermanĝo; ĉiuj leviĝis, por sin lavi, kaj la bela Sara alportis la grandan arĝentan lavopelvon, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj, kiun ŝi tenis antaŭ ĉiu gasto, dum oni verŝis al li akvon sur la manojn. Kiam ŝi faris tiun servon ankaŭ al la rabeno, ĉi tiu faris al ŝi signifoplenan signon per la okuloj kaj ŝtelmove eliris tra la pordon. La bela Sara sekvis lin laŭpaŝe; rapide la rabeno kaptis la manon de sia edzino, rapide li ŝin fortiris tra la mallumaj stratoj de Baĥaraĥ ekster la pordegon de la urbo sur la grandan vojon, kiu laŭlonge de Rejno kondukas al Bingen.
Estis unu el tiuj printempaj noktoj, kiuj, kvankam ili estas sufiĉe varmetaj kaj hele stellumaj, tamen plenigas la animon per nekomprenebla maltrankvileco. Kadavre odoris la floroj; malice kaj samtempe timoplene pepadis la birdoj; la luno insideme ĵetadis