flavajn striojn da lumo sur la en mallumo murmuretantan riveron; la altaj rokaj masoj de la bordo ŝajnis esti minace ŝanceliĝantaj kapoj de gigantoj; la gardostaranto de la turo sur la kastelo Strahleck trumpetis melankolian melodion; kaj intertempe sonis akra sonorado de la promorta sonorileto de la preĝejo de la Sankta Werner. La bela Sara portis en la dekstra mano la arĝentan lavopelvon, ŝian maldekstran manon ĉiam tenis ankoraŭ la rabeno, kaj ŝi sentis, ke liaj fingroj estas glacie malvarmaj kaj lia brako tremas; sed ŝi sekvis silente, eble pro tio, ke ŝi de longa tempo kutimis blinde kaj sendemande obei sian edzon, eble ankaŭ per tio, ke ŝiaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego.
Malsupre de la kastelo Sonneck, kontraŭe de Lorch, proksimume tie, kie nun troviĝas la vilaĝeto Niederrheinbach, leviĝas roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno. Ĉi tiun plataĵon suriris la rabeno Abraham kun sia edzino, ekrigardis ĉirkaŭen ĉiuflanke kaj direktis senmovan rigardon al la steloj. Tremante kaj tute malvarma de angoro staris apud li la bela Sara kaj rigardis lian palan vizaĝon, kiun la luno fantome prilumis kaj sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj kiel de doloro, timo, piaj meditoj kaj furiozo. Sed kiam la rabeno subite elŝiris el ŝia mano la arĝentan lavopelvon kaj forte svinginte ĵetis ĝin en Rejnon, tiam ŝi ne povis plu elteni la teruran maltrankvilecon, kaj kun la ekkrio « Sadaj[1] plena de kompato! » ŝi ĵetis sin al la piedoj de sia edzo kaj petegis lin, ke li fine malkaŝu al ŝi la malluman enigmon.
La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn, kaj fine li ekkriis : « Ĉu vi vidas la anĝelon de la morto? Tie malsupre li flugas super Baĥaraĥ! Sed ni savis nin de lia glavo. Laŭdata estu la Eternulo. » Kaj per voĉo, kiu tremis ankoraŭ de interna teruro, li rakontis, kiel li sidis en bona humoro, kantante
- ↑ Ĉiopova (Dio).