Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
15
LA RABENO DE BAĤARAĤ

la Hagadon apogiĝinte, kaj, hazarde rigardinte sub la tablon, li ekvidis tie antaŭ siaj piedoj la sangokovritan kadavron de infano. « Tiam mi komprenis » — plue diris la rabeno — « ke niaj du malfruaj gastoj estis ne el la komunumo de Izrael, sed el la anaro de la malpiuloj, kiuj decidis enigi kaŝite tiun kadavron en nian domo, por akuzi nin pri mortigo de infano kaj inciti la popolamason, por nin prirabi kaj mortigi. Mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon de la mallumo; per tio mi nur plifruigus mian pereon, kaj nur la ruzo savis nin ambaŭ. Laŭdata estu la Eternulo! Ne timu, bela Sara; ankaŭ niaj parencoj kaj amikoj estos savitaj. Nur mian sangon avidis la malpiuloj; mi forkuris de ili, kaj ili kontentiĝos per mia arĝento kaj oro. Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni; kaj por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. La Dio de niaj patroj nin ne forlasos. — Venu malsupren, vi estas laca; tie malsupre staras apud sia boato la silenta Vilhelmo; li veturigos nin laŭ Rejno supren.

Muta kaj kvazaŭ kun rompitaj membroj la bela Sara falis en la brakojn de la rabeno, kaj malrapide li portis ŝin malsupren al la bordo. Ĉi tie staris la silenta Vilhelmo, surdamuta, sed ĉarme bela knabo, kiu, por doni vivrimedojn al sia maljuna edukintino, najbarino de la rabeno, okupadis sin per fiŝkaptado kaj ĉi tie instalis sian boaton. Sed oni povus pensi, ke li tuj divenis la intencon de la rabeno; ŝajnis eĉ, ke li ĝuste atendis lin; liaj fermitaj lipoj vidigis plej ĉarman kompaton, multesignife liaj grandaj bluaj okuloj rigardis la belan Saran, kaj zorgeme li portis ŝin en la boaton.

La rigardo de la muta knabo vekis la belan Saran el ŝia senkonscieco; ŝi eksentis subite, ke ĉio, kion ŝia edzo al ŝi rakontis, ne estas simpla sonĝo, kaj torentoj da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn, kiuj estis nun tiel blankaj, kiel ŝia vesto. Jen ŝi sidis en la mezo de la boato, ploranta marmora statuo; apud ŝi sidis ŝin edzo kaj la silenta Vilhelmo, kiuj fervore remis.