Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
16
LA RABENO DE BAĤARAĤ

Ĉu pro la monotona batado de la remilo, ĉu pro la balanciĝado de la naĝveturilo, ĉu pro la odoro de tiuj riverbordoj, sur kiuj kreskas la ĝojo, — ĉiam fariĝas, ke eĉ la plej forte afliktita homo mirinde trankviliĝas, se li en printempa nokto kviete veturas en nepeza boato sur la ĉarma, klara Rejno. Vere, la maljuna bonkora patro Rejno ne povas toleri, se liaj infanoj ploras; larmoforige li balancas ilin sur siaj fidelaj brakoj kaj rakontas al ili siajn plej belajn fabelojn kaj promesas al ili siajn orajn trezorojn, eble eĉ la antikve dronintan trezoron de la Nibelungoj. Ankaŭ la larmoj de la bela Sara fluis ĉiam pli kaj pli kviete, ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj, la nokto plu ne havis sian malluman teruron, kaj la hejmaj montoj salutis kvazaŭ por plej karesa adiaŭo. Sed plej ol ĉiuj amike salutis ŝia plej amata monto Kedrich, kaj en ĝia mistera luna prilumiteco ŝajnis, kvazaŭ tie supre denove staras fraŭlino kun timege etenditaj brakoj, kvazaŭ la lertaj pigmeoj svarme elrampas el siaj rokfendoj kaj kvazaŭ rajdanto en plena galopo ĉevale saltas al la supro de la monto; kaj la bela Sara havis la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabineto kaj denove sidas sur la genuoj de sia onklino el Lorch, kaj ĉi tiu rakontas al ŝi la belan historion pri la kuraĝa rajdanto, kiu liberigis la malfeliĉan fraŭlinon forrabitan de la pigmeoj, kaj ankoraŭ aliajn verajn historiojn, pri la mirinda Vispera valo, kie la birdoj parolas tute prudente, kaj pri la mielkuka lando, kien venas la obeemaj infanoj, kaj pri la sorĉaliformitaj reĝidinoj, kantantaj arboj, vitraj kasteloj, oraj pontoj, ridantaj koboldinoj…. Sed meze de ĉiuj ĉi tiuj belaj fabeloj, kiuj sonante kaj lumante komencis vivi, la bela Sara aŭdis la voĉon de sia patro, kiu malkontente mallaŭdis la kompatindan onklinon, ke ŝi babilas al la infano en la kapon tiom multe da malsaĝaĵoj. Jen ŝi havis la senton, kvazaŭ oni sidigas ŝin sur la malgranda benketo antaŭ la velura seĝo de ŝia patro, kiu per mola mano karesas ŝiajn longajn harojn, bonhumore ridas per la okuloj kaj komforte