balancas ŝin de unu flanko al alia en sia vasta blusilka sabata noktosurtuto…. Verŝajne estis sabato, ĉar la florornamita tablotuko estis sternita sur la tablo, ĉiuj vazoj en la ĉambro brilis, spegulsimile frotpurigitaj; la blankbarba komunuma servisto sidis apud la patro kaj maĉis sekvinberojn kaj parolis hebree, ankaŭ la malgranda Abraham envenis kun potence granda libro kaj petis modeste sian onklon, ke ĉi tiu permesu al li komentarii partaĵon el la Sankta Skribo, por ke la onklo mem konvinkiĝu, ke li en la pasinta semajno multe lernis kaj meritas multe da laŭdo kaj da kukoj…. Jen la malgranda knabo metis la libron sur la larĝan apogbrakon de la seĝo kaj klarigis la historion pri Jakob kaj Raĥel, kiel Jakob levis sian voĉon kaj laŭte ploris, kiam li la unuan fojon ekvidis sian kuzineton Raĥelon, kiel li tiel intime parolis kun ŝi ĉe la puto, kiel li devis servi pro Raĥel dum sep jaroj, kaj kiel tiuj jaroj tiel rapide pasis por li, kaj kiel li edziĝis je Raĥel kaj ĉiam kaj ĉiam ŝin amis…. Subite la bela Sara ankaŭ rememoris, ke ŝia patro tiam ekkriis kun gaja tono : « Ĉu vi ne volas tiel same edziĝi kun via kuzineto Sara? » kaj la malgranda Abraham respondis serioze : « Mi tion volas, kaj ŝi atendu sep jarojn ». Krepuske ĉi tiuj bildoj preterŝoviĝis antaŭ la animo de la bela virino; ŝi vidis, kiel ŝi kaj ŝia malgranda kuzo, kiu nun estas tiel granda kaj ŝia edzo, infane ludis unu kun la alia en la aŭtunfesta tendo, kiel ili tie amuziĝis per la mikskoloraj tapetoj, floroj, speguloj kaj oritaj pomoj, kiel la malgranda Abraham ĉiam pli karese sin tenis kun ŝi, ĝis li iom post iom fariĝis pli granda kaj pli malafabla kaj fine tute granda kaj tute malafabla…. Kaj fine ŝi sidas hemje sola en sia ĉambreto en unu sabata vespero, la luno lumas hele tra la fenestro, kaj la pordo malfermiĝas, kaj rapide enkuras ŝia kuzo Abraham, en vestoj vojaĝaj kaj pala kiel la morto, kaj li kaptas ŝian manon, ŝovas oran ringon sur ŝian fingron kaj diras solene : « Mi edzinigas vin al mi per ĉi tio, laŭ la leĝoj de Moseo kaj Izrael! » « Sed nun » — li
Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/18
Aspekto