Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tremante diras plue — « nun mi devas forveturi Hispanujon. Adiaŭ sep jarojn atendu min! » Kaj li forkuras, kaj plorante la bela Sara rakontas ĉion ĉi tion al sia patro…. Ĉi tiu koleregas kaj furiozas : « Fortranĉu viajn harojn, ĉar vi estas edzinigita virino! » — kaj li volas postrajdi Abrahamon, por eldevigi de li eksedzigan leteron; — sed ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj; la patro silente revenas hejmen; kaj kiam la bela Sara helpas al li detiri la rajdbotojn kaj kvietige atentigas, ke Abraham post sep jaroj revenos, la patro ekmalbenas : dum sep jaroj vi ambaŭ petu almozojn! » kaj baldaŭ li mortas.

Tiele al la bela Sara la malnovaj historioj traŝoviĝis tra la menso kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno; la bildoj ankaŭ mirinde intermiksiĝis, kaj meze de ili elrigardis duone konataj, duone fremdaj barbhavaj vizaĝoj kaj grandaj floroj kun fabele larĝa foliaro. Estis ankaŭ, kvazaŭ la rivero Rejno murmuras la melodiojn de la Hagado, kaj la bildoj el ĉi tiu elŝoviĝis, en natura grandeco kaj groteskaj, frenezaj bildoj : la patriarko Abraham zorge disbatas la figurojn de la idoloj, kiuj konstante rapide kaj per si mem rekuniĝas; la Egipto terure defendas sin kontraŭ la furioza Moseo; la monto Sinaj fulmas kaj flamas; la reĝo Faraono naĝas en la Ruĝa Maro, tenante per la dentoj en la buŝo la multpintan oran kronon; ranoj kun homaj vizaĝoj naĝas post li, kaj la ondoj ŝaŭmas kaj muĝas, kaj malluma mano de giganto minace elŝoviĝas el la akvo.

Oni estis ĉe la musturo de Hatto, kaj la boato ĵus trakuris la akvoturniĝon de Bingen. La bela Sara per tio estis iom skuita el siaj revoj kaj ekrigardis al la surbordaj montoj, sur kies pintoj briletis lumoj de kasteloj, kaj antaŭ kies bazoj sin etendis la lunlumaj noktaj nebuloj. Sed subite ekŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas tie siajn amikojn kaj parencojn, kiuj kun kadavraj vizaĝoj kaj en blankaj ĉemizoj de mortintoj fantome preterkuras laŭlonge de Rejno…. Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj, glacia torento verŝiĝis en