Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
19
LA RABENO DE BAĤARAĤ

ŝian animon, kaj kiel en dormo ŝi nur aŭdis ankoraŭ, ke la rabeno antaŭpreĝis al ŝi la preĝon de nokto, malrapide kaj maltrankvile, kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj, kaj reveme ŝi postbalbutis la vortojn : « dekmil dekstre, dekmil maldekstre, por defendi la reĝon kontraŭ noktaj teruroj…. »

Subite fortiriĝis la tuta penetranta mallumo kaj teruro, la malhela kurteno forŝiriĝis de antaŭ la ĉielo, supre montriĝis la sankta urbo Jeruzalem kun siaj turoj kaj pordegoj; en ora beleco brilis la templo; sur ĝia antaŭkorto la bela Sara ekvidis sian patron en lia flava sabata noktosurtuto kaj gaje ridantan per la okuloj; el la rondaj fenestroj de la templo ĝoje salutis ĉiuj ŝiaj amikoj kaj parencoj; en la plejsanktejo staris surgenue la pia reĝo David en purpura mantelo kaj brilanta krono, kaj ĉarme sonis lia kantado kaj harpludado… kaj feliĉe ridetante la bela Sara endormiĝis.


ĈAPITRO II


Kiam la bela Sara malfermis la okulojn, ŝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno. Antaŭ ŝi estis la altaj turoj de granda urbo, kaj la silenta Vilhelmo staris kun la hokstango en rekta pozo en la boato kaj gvidis ĝin tra la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj, kies ŝipanaro aŭ senlabore rigardis la preterveturantojn, aŭ estis multmane okupita je elŝarĝado de kestoj, pakoj kaj bareloj, kiuj sur malgrandaj naĝveturiloj estis transigataj sur la bordon, kaj ĉe tio estis aŭdata surdiga bruo, konstanta atentiga vokado de la barkistoj, kriado de la komercistoj, venanta de la bordo, kaj insultado de la doganistoj, kiuj en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo.

« Jes, bela Sara » — diris la rabeno al sia edzino, gaje ridetante — « ĉi tie estas la mondfama libera imperia kaj komerca urbo Frankfurto sur Majno, kaj la rivero, sur kiu ni nun veturas, estas