ĝuste tiu Majno. Tie transe la gaje aspektantaj domoj, ĉirkaŭitaj de verdaj montetoj, estas Sachsenhausen, el kie la lama Gumpertz en la tempo de la tendofestoj venigas la belajn mirtojn. Jen vi vidas ankaŭ la fortan Majnan ponton kun ĝiaj dektri arkaĵoj, kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj ĉevaloj sendanĝere transiradas ĝin, kaj en la mezo staras la dometo, pri kiu la onklino Täubehen rakontis, ke tie loĝas baptita hebreo, kiu al ĉiu, kiu alportas al li malvivan raton, pagas ses helerojn je la kalkulo de la hebrea komunumo, kiu devas ĉiujare liveri al la magistrato kvin mil vostojn de ratoj! »
Pri tiu milito, kiun la Frankfurtaj hebreoj estas devigataj konduki kontraŭ la ratoj, la bela Sara devis laŭte ridi; la hela suna lumo kaj la nova miksforma mondo, kiu leviĝis antaŭ ŝi, forpelis el ŝia animo ĉiujn timojn kaj terurojn de la pasinta nokto, kaj kiam el la albordiĝinta boato ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo levis ŝin sur la bordon, ĉi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco. La silenta Vilhelmo per siaj belaj profunde bluaj okuloj longe rigardis al ŝi en la vizaĝon, duone sufere, duone gaje, poste li ĵetis ankoraŭ signifoplenan rigardon sur la rabenon, saltis returne en sian boaton, kaj baldaŭ li kun ĝi malaperis.
« La silenta Vilhelmo havas tamen grandan similecon kun mia mortinta frato », diris la bela Sara. « La anĝeloj ĉiuj estas similaj inter si », respondis la rabeno, kaj, kaptante sian edzinon je la mano, li kondukis ŝin tra la homa svarmo de la bordo, kie nun — ĉar estis tempo de la Paska foiro — staris multo da provizore konstruitaj lignaj butikaj budoj. Kiam ili tra la malluma Majna pordego eniris en la urbon, ili trovis ne malpli grandan movadon. Ĉi tie en mallarĝa strato staris unu komerca butiko apud alia, kaj la domoj, kiel ĉie en Frankfurto, estis tute speciale aranĝitaj por la komerco : en la teretaĝo estis neniuj fenestroj, sed sole nur malfermitaj arkohavaj pordoj, tiamaniere, ke oni povis profunde enrigardi kaj ĉiu pasanto povis bone pririgardi la elmetitajn