komercaĵojn. Kiel miregis la bela Sara pro la amaso da multekostaj objektoj kaj ilia neniam vidita beleco! Jen staris Venecianoj, kiuj vendoproponis ĉian lukson de la Oriento kaj de Italujo, kaj la bela Sara estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj ornamaĵoj kaj juveloj, de la mikskoloraj ĉapoj kaj korsaĵoj, de la oraj ĉirkaŭmanoj kaj ĉirkaŭkoloj, de la tuta brilaĵaro, kiun la virinoj tre volonte admiras kaj per kiu ili ankoraŭ pli volonte sin ornamas. La riĉe broditaj veluraj kaj silkaj ŝtofoj kvazaŭ volis paroli kun la bela Sara kaj revoki en ŝian memoron diversajn ĉarmaĵojn, kaj ŝi havis efektive la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabino kaj onklineto Täubchen plenumis sian promeson kaj veturigis ŝin al la Frankfurta foiro, kaj ĝuste nun ŝi staras antaŭ la belaj vestoj, pri kiuj oni tiom multe rakontis al ŝi. Kun kaŝita ĝojo ŝi jam pripensis, kion ŝi kunportos en Baĥaraĥon, al kiu el ŝiaj ambaŭ kuzinetoj, al la malgranda Blümchen aŭ al la malgranda Vögelchen, la blusilka zono plaĉos pli multe, kaj ĉu la verdaj pantalonetoj estos bonmezuraj por la malgranda Gottschalk, — sed subite ŝi diris al si mem : « Ha, Dio! ili ja dume fariĝis plenkreskaj kaj hieraŭ oni ilin mortigis! » Ŝi forte ektremis, kaj la bildoj de la nokto jam estis releviĝontaj en ŝi kun sia plena terureco; tamen la ore broditaj vestoj palpebrumis al ŝi kvazaŭ per mil petolemaj okuloj kaj forparolis ĉion malluman el ŝia spirito; kaj kiam ŝi suprenrigardis al la vizaĝo de sia edzo, tiu estis sennuba kaj havis sian ordinaran seriozan mildecon. « Fermu la okulojn, bela Sara », diris la rabeno kaj ekkondukis sian edzinon pluen tra la densaj amasoj da homoj.
Kia miksforma vigleco! Plej multe oni tie vidis komercistojn, kiuj laŭte marĉandis inter si, aŭ, parolante kun si mem, kalkulis laŭ la fingroj, aŭ trenigis siajn aĉetaĵojn en la gastejon per alte ŝarĝitaj foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotante. Sur aliaj vizaĝoj oni povis rimarki, ke sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien. Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni