Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
22
LA RABENO DE BAĤARAĤ

la larĝan magistratanon. La nigra, bonstate pufa kamizolo montris la honorindan fieran patricion. La fera pintkasko, la flavleda kamizolo kaj la tintantaj spronoj montris la pezan rajdoserviston. Sub la nigra velura kufeto, kiu kunepintiĝis sur la frunto, kaŝiĝis rozokolora knabina vizaĝo, kaj la junaj fraŭloj, kiuj saltis post tio simile al flarantaj ĉashundoj, montris sin perfektaj dandoj per siaj kokete plumitaj biretoj, siaj tintantaj bekformaj ŝuoj kaj siaj silkaj vestoj de dividita koloro, en kiuj la dekstra flanko estis verda kaj la maldekstra flanko ruĝa, aŭ unu flanko estis ĉielarke striita kaj la dua mikskolore kradita, tiamaniere, ke la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo. Kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno kun sia edzino venis al « La Romano ». Tio estas la granda, ĉirkaŭita de altaj frontonaj domoj urba foirejo, kiu ricevis sian nomon de grandega domo, kiu estis nomata « ĉe la Romano » kaj kiun la magistrato aĉetis kaj faris ĝin magistratejo. En ĉi tiu konstruaĵo oni elektadis imperiestrojn de Germanujo, kaj antaŭ ĝi ofte estis aranĝataj noblaj kavaliraj ludoj. La reĝo Maksimiliano, kiu pasie amis tiajn ludojn, estis en tiu tempo en Frankfurto, kaj unu tagon antaŭe oni por lia honoro aranĝis antaŭ « la Romano » grandan turniron. Ĉe la lignaj barieroj, kiuj nun estis forrompataj de la ĉarpentistoj, staris ankoraŭ multaj senlaboruloj kaj rakontis unuj al aliaj, kiel hieraŭ la duko de Brunsvigo kaj la markgrafo de Brandenburgo ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian, kiel sinjoro Valter la Mizerulo tiel fortege elpuŝis el la selo la Ursrajdanton, ke splitoj de la lanco flugis en la aeron, kaj kiel la longa blonda reĝo Maks en la rondo de sia korteganaro staris sur la balkono kaj pro ĝojo frotis al si la manojn. La kovriloj el oraj ŝtofoj kuŝis ankoraŭ sur la balustrado de la balkono kaj de la pintarkaj fenestroj de la magistratejo. Ankaŭ la aliaj domoj de la foirejo estis ankoraŭ feste ornamitaj kaj garnitaj per blazonŝildoj, precipe la domo Limburg, sur kies flago estis pentrita junulino, portanta