Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

LA RABENO DE BAĤARAĤ


ĈAPITRO I

Malsupre de la Rejna provinco, kie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon, la montoj kaj rokoj kun siaj strangaj kastelruinoj aspektas pli krude, kaj aperas majesto pli sovaĝa kaj pli serioza, tie, kvazaŭ terura legendo el la tempo antikva, staras la malserena, antikva urbo Baĥaraĥ. Ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj kun siaj sendentaj suprorandoj kaj dezertaj gardoturoj, en kies truoj fajfas la vento kaj nestas paseroj; en tiuj mizere malbelaj argilkotaj stratetoj, kiujn oni vidas tra la ruinigita pordego, ne ĉiam regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata de kriantaj infanoj, insultantaj virinoj kaj blekantaj bovinoj. Tiuj muregoj iam estis fieraj kaj fortaj, kaj en tiuj stratetoj moviĝadis freŝa, libera vivo, potenco kaj pompo, gajeco kaj suferoj, multe da amo kaj multe da malamo. Baĥaraĥ apartenis iam al tiuj municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj, kaj la loĝantoj, malgraŭ ke la sekvanta tempo estis tre maltrankvila kaj malgraŭ ke ili poste fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj kaj poste de la Wittelsbaĥanoj, scipovis tamen, laŭ la