Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
6
LA RABENO DE BAĤARAĤ

ekzemplo de aliaj Rejnaj urboj, konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon. Ĉi tiu konsistis el interligo de apartaj korporacioj, el kiuj la korporacio de la burĝoj-patricioj kaj la korporacio de la gildoj — kiu siaflanke subdividiĝis laŭ la diversaj metioj — reciproke bataladis pri hegemonio, tiamaniere, ke rilate la eksteron ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si por defendo kaj rebato kontraŭ la najbara rabema nobelaro, sed interne, pro konkurantaj interesoj, ili troviĝadis en konstanta malpaco; kaj pro tio inter ili estis malmulte da reciprokaj rilatoj, multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio. La prefekto de la reĝo sidis en la monta kastelo Sareck, kaj kiel falko li deflugadis, kiam oni lin vokis, kaj ofte ankaŭ nevokite. Religia pieco floris en mallumo per mallumigado de la spirito. Korporacio plej multe izolita, senforta kaj iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj estis la malgranda hebrea komunumo, kiu enloĝiĝis en Baĥaraĥ jam en la tempo de la Romanoj kaj poste, dum la granda persekutado de la hebreoj, akceptis en sin tutajn amasojn da forkurintaj samreligianoj.

La granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj kaj furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento, ĉe la fino de la granda pesto, pri kiu, kiel pri ĉiu alia socia malfeliĉo, oni akuzis la hebreojn, asertante, ke ili per malbenoj venigis la koleron de Dio kaj per helpo de la infektitoj venenis la putojn. La incitita popolamaso, precipe la hordoj de la flagelantoj, duonnudaj viroj kaj virinoj, kiuj, pentofare vipante sin mem kaj kantante frenezan kanton, vagadis tra la Rejna regiono kaj tra la cetera Sudgermanujo, mortigis tiam multajn milojn da hebreoj, aŭ torturis ilin, aŭ baptis ilin perforte. Alia akuzo, kiu jam en la antaŭa tempo, tra la tuta mezepoko ĝis la komenco de la pasinta jarcento, kostis al ili multe da sango kaj angoro, estis la sensenca, en kronikoj kaj legendoj naŭze ofte ripetata fabelo, ke la hebreoj ŝtelas konsekritajn hostiojn, kiujn ili trapikas per tranĉiloj, ĝis sango elfluas, kaj ke ili en sia Pasko festo buĉas kristanajn