Saltu al enhavo

Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
7
LA RABENO DE BAĤARAĤ

infanojn, por uzi ilian sangon ĉe sia nokta Diservo. La hebreoj, sufiĉe malamataj pro sia religio, sia riĉeco kaj siaj ŝuldolibroj, dum tiu festo estis tute en la manoj de siaj malamikoj, kiuj tre facile povis pereigi ilin, disvastigante la famon pri tia mortigo de infano, eble eĉ kaŝite subĵetante sangmakulitan kadavron de infano en la malamikan domon de hebreo kaj atakante tie en la nokto la preĝantan hebrean familion, kie oni tiam mortigis, rabis kaj baptis, kaj grandaj mirakloj aperis per la trovita malviva infano, kiun la eklezio fine eĉ sanktuligis. La Sankta Werner estas tia sanktulo, kaj je lia honoro en Oberwesel estis fondita tiu luksa abatejo, kiu nun prezentas apud Rejno unu el la plej belaj ruinoj kaj per la gota majesteco de siaj longaj pintarkaj fenestroj, per la fiere leviĝantaj kolonoj kaj per la ŝtonaj skulptaĵoj tiel nin ravas, kiam ni en serene verda somera tago preterveturas kaj ne scias ĝian historion. Je honoro de tiu sanktulo apud Rejno estis konstruitaj ankoraŭ tri aliaj grandaj preĝejoj kaj estis mortigita aŭ turmentita grandega nombro da hebreoj. Tio okazis en la jaro 1287, kaj ankaŭ en Baĥaraĥ, kie estis konstruita unu el tiuj preĝejoj de la sankta Werner, trafis tiam la hebreojn multe da suferoj kaj mizero. Tamen dum du jarcentoj post tio ili restis ne tuŝitaj de tiaj atakoj de popola furiozo, kvankam ili ĉiam ankoraŭ estis sufiĉe malamataj kaj minacataj.

Sed ju pli ilin de ekstere premis la malamo, des pli intima kaj amoplena fariĝis ilia vivo familia, des pli profunde enradikiĝis la pieco kaj diotimo de la hebreoj de Baĥaraĥ. Modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno, nomata Rabbi Abraham, viro ankoraŭ juna, kiu tamen malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco. Li estis naskita en tiu urbo, kaj lia patro, kiu ankaŭ estis havinta tie la oficon de rabeno, ordonis al li en sia lasta volo, ke li dediĉu sin al la sama ofico kaj neniam forlasu Baĥaraĥon, esceptante nur okazon de danĝero por la vivo. Ĉi tiu ordono kaj ŝranko kun maloftaj libroj estis ĉio, kion lia patro, kiu vivis nur en