malriĉeco kaj religia studado, restigis al li. Tamen Rabbi Abraham estis tre riĉa homo; edzigita je la sola filino de sia mortinta onklo, kiu estis komercisto de juveloj, li heredis lian grandan riĉaĵon. Kelkaj ruĝbarbuloj en la komunumo aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono. Sed ĉiuj virinoj kontraŭparolis tion kaj rakontadis malnovajn historiojn, kiel la rabeno jam antaŭ sia vojaĝo Hispanujon estis enamiĝinta en Saran — oni nomadis ŝin ordinare la bela Sara — kaj kiel Sara devis atendi sep jarojn, ĝis la rabeno revenis el Hispanujo, ĉar li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro kaj eĉ sen ŝia propra konsento. Ĉar ĉiu hebreo povas fari hebrean knabinon sia laŭleĝa edzino, se li sukcesis meti ringon sur ŝian fingron kaj diri ĉe tio la vortojn : « mi edzinigas vin al mi per ĉi tiu ringo laŭ la moroj do Moseo kaj Izrael! » Ĉe la menciado de Hispanujo la ruĝbarbuloj ridetadis en ia speciala maniero; tio estis farata verŝajne pro ia neklara famo, ke kvankam Rabbi Abraham en la altlernejo de Toledo sufiĉe fervore studis la Diajn leĝojn, li tamen ankaŭ imitis kristanajn morojn kaj ensuĉis liberspiritan manieron de pensado, simile al tiuj hispanaj hebreoj, kiuj tiam havis tre altan gradon de klereco. Sed en la interno de sia animo tiuj ruĝbarbuloj kredis tre malmulte pri vereco de la dirita famo. Ĉar perfekte pura, pia kaj serioza estis la vivmaniero de la rabeno depost lia reveno el Hispanujo, la plej bagatelajn religiajn morojn li plenumadis kun tre zorga konscienceco, ĉiun lundon kaj ĵaŭdon li fastis, nur en sabato aŭ en aliaj festoj li manĝadis viandon kaj trinkadis vinon, lia tago pasadis en preĝado kaj studado; dum la tago li klarigadis la Diajn leĝojn en la rondo de la lernantoj, kiujn la gloro de lia nomo altiris en Baĥaraĥon, kaj nokte li observadis la stelojn de la ĉielo aŭ la okulojn de la bela Sara. Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado kaj moviĝado. La granda salono de lia loĝejo, kiu troviĝis apud la sinagogo, estis malfermita por la uzado de la tuta komunumo; ĉi tie oni
Paĝo:La Rabeno de Baĥaraĥ - La Gimnazio (Zamenhof 1924).djvu/9
Aspekto