Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Anglujo, por ripeti parolturnon uzitan en House of Commons el ĉe la registara tablo. De tiam la neceso de la tempo kondukis al tio, ke preskaŭ ĉiuj anglaj ŝipoj estas servigitaj al la angla markomunikado.

Aliĝas la ŝipoj kun fremdaj flagoj, kiuj ankoraŭ en Januaro veturis por Anglujo kaj kies nombron oni, apogante sin sur la statistiko de la tiama angla markomunikado, povas taksi je ĉirkaŭ 3¼ milionoj da tunoj. Tial la entuta sumo estas 10¾ milionoj da kuntaraj registrotunoj, kiuj la 1an de Februaro 1917 iradis por Anglujo.

Tiu ŝipvolumeno per militperdoj kaj normalaj eksiĝoj en monato meznombre malpliiĝas je 950000 tunoj. Nome de ĝi oni devas subtrahi ankaŭ tion, kio estas surfundigata da militistaj helpŝipoj kaj el la tunkvanto veturanta por Francujo kaj Italujo; ĉar ĝi sola estas la fonto, el kiu tiuj eksiĝoj povas esti kompensataj. Se tio ne okazas, la militado aŭ la provizado de la liganoj devas suferi en grado, kiu esence influas la eblecon de daŭrigo de la milito.

Malpliiĝo plue okazis sekve de fortimigo al neŭtralaj ŝipoj, kiuj de post la ne limigita U-boata milito restas for de la barregiono. Taksi la amplekson, estas malfacile. Certe estas nur, ke temas pri multoble da centmil tunoj kaj ke ili ne estas kompensataj de aliflanka ŝipvolumeno, kiu de post Februaro eble nove eniris la anglan markomunikadon. Ne povas esti eĉ parolo pri tio, ke tio okazis en iel konsiderinda amplekso. Pri tio zorgas nombro da cirkon-