Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

2 milionoj da tunoj estas disponigataj al la angla markomumikado, tio supozeble estas multe tro alte kalkulita konsidere al la bezonoj de la cetera amerika komunikado kaj la naskiĝinta kun la eniro de Ameriko en la militon bezono de ŝipvolumeno por ĉeloj de la ŝipora kaj la ekpedicia korpuso.

El ĉiu ĉi tio rezultas, se oni komparas la altiĝojn kaj la eksiĝojn, ke la angla markomunikado, kiu la 1an de Februaro laŭdire komenciĝis kun 10¾ milionoj da kuntaraj registrotunoj, la 1an de Julio jam estis malpliigita ĝis ĉirkaŭ 7 milionoj da tunoj; la 1an de Oktobro ankoraŭ restus nur 5½ milionoj da tunoj, se oni kunkalkulas la ŝipojn en Ameriko riparitajn; sed jam la 1an de Januaro 1918 ankoraŭ restus 4 milionoj da tunoj, se oni, konsiderante la malpliiĝon de la markomunikado, alprenas gravan malkreskon de la kaptaĵo de l’ U-boata milito.

Facile oni komprenas, ke la angla ekonomio ne povas elporti tian malhelpon al ĝia sola komunika vojo. La granda programo pri la importlimigoj, kiun la angla registaro ekfunkciigis en la fino de Februaro, laŭ optimista prikalkulo estis ŝparigonta kvaronon de la pasintjara importo.

Se oni supozas, ke tiu programo ne nur estas plene efektivigita, sed eĉ povus esti pliigata ĝis iom pli ol triono de la pasintjara importo, tamen la limo, ĉe kiu la ŝipvolumeno de la angla markomunikado fariĝas ne sufiĉa, estus atingata jam ĉe 6 — 7 milionoj da tunoj. Ni vidas, kiel proksime ni estas al la sukceso.