Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ceteraj ŝiparoj, kiom ili ne veturas por Anglujo, ĉe la hodiaŭaj cirkonstancoj estas necese bezonataj de la hejmlando, cetere grandaparte ne estas uzeblaj por oceana irado. Tial oni nepre ne povas kalkuli, ke iel konsiderinda frajtvolumeno de fremdaj flagoj ankoraŭ eniros en la anglan markomunikadon; kio estis disponebla por ĝi, jam antaŭ Februaro 1917 ĉiarimede estis partoprenigata de Anglujo. Por Anglujo estis sufiĉe malfacile, reteni tion, kio ĝis tiam servis al ĝia markomunikado. Pri la egoismo, kun kiu ĝi procedas ĉe tio, la neŭtraluloj scias rakonti.

Sen antaŭjuĝo rigardante la tutan problemon pri la frajtvolumeno, oni komprenas la insistan vokon de Lloyd Georges: „Ŝipojn! ŝipojn! ŝipojn!“, por eviti la danĝeron de morto, kiu sekve de la U-boata milito pli kaj pli minacas al Anglujo. Oni tiam komprenas ankaŭ, ke la parlamenta sekretario de la municia ministerio, Kellaway, ne hezitis eldiri antaŭ la municistoj de Birmingham, ke Anglujo ne eviteble estos puŝata al malglora paco, se ne parto de la ŝipoperdoj estos kompensata per pliigita novkonstruo. Ke tiu kompenso en sufiĉa grado estas ne ebla, ni ekkonas laŭ la ĉi-supraj elmontroj.

III.

Anglujo ne povas rezigni la frajtvolumenon, ĉar ĝi, kiel insulregno, dependas de la markomunikado kiel la sola vojo de interrilato kun aliaj landoj kaj pli ol ĉiu alia lando en la daŭro de la lastaj jarcentoj adaptis sian tutan politikan ekonomion al la importo