Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de nutraĵoj, materialo kaj duonfabrikaĵoj. De oficiala angla flanko estas starigita la prikalkulo, ke de la entuta konsumo de l’ insulregno en la lastaj pacjaroj en la Unuiĝita Reĝlando estis produktataj da tritiko nur 19%, da butero 25,1%, da fromaĝo 19,5%, da fruktoj 36,3% kaj da viando 57,9%, ĉe kio oni devas konsideri ankoraŭ, ke la angla brutbredado koncerne sian furaĝobezonon same grave dependas de la importo. Sukero devas esti plene importata el la eksterlando. La angla ferindustrio ricevas, se oni konsideras la specifan enhavon de la minaĵoj, 50% de la minaĵoj el la eksterlando. La signifo de la importo por la plej granda angla industrifako, la kotonindustrio, rezultas el la fakto, ke la konsumo de kruda kotono en la jaroj 1912/13 en Granda Britio estis pli granda, ol la germano, franca, aŭstria kaj svisa kune.

Koncerne sian gradegan transoceanan provizadon Anglujo hodiaŭ vivas per sistemo de el mano en buŝon. Komence de la marbarado ĝiaj provizoj de nutraĵoj kaj materialo estis malabundaj, kaj staplado de provizoj por pli longa daŭro ne estis okazinta. Tute speciale tiel estas pri pangreno kaj furaĝo. Kvankam la angla registaro trovis necese, de post la komenciĝo de la marbarado subpremi ĉiujn nombropublikigojn pri la importitaj amasoj da nutraĵoj kaj de antaŭ ne longe ankaŭ pri diversaj materialoj, ĝi tamen per tiu procedo ne sukcesis kaŝi la efektivan mankon de provizoj. En anglaj fakrondoj oni bone konas tiun mankon. Ekz. „Morning Post“ en ĉi