Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I.

La publikigoj de la admiralstabo same kiel la publikigoj de la arme-estraro bazas sur la faritaj laŭ propra konvinko informoj de la fronto kuj sar aliaj sciigoj, submetataj al detala kaj zorga kontrolo. Ke la admiralstabo ne povas nek rajtas konigi ĉiujn bazojn por siaj publikigoj, estas milita neceso, reganta ĉe Entente ŝajne en multe pli alta grado kaj amplekso ol ĉe ni, por juĝi laŭ la maniero kaj fidindeco de ĝia raportservo. Tial ankaŭ certe ne suspektigas senantaŭjiĝan leganton, se li trovas en la publikigoj de la admiralstabo pri la alfundigita tunkvanto ja ĉi ties sumon, sed ne la nomon de ĉiuj ŝipoj, kies volumeno kune rezultigas tiun sumon. Rimarkigo kiel: „inter la alfundigitaj ŝipoj troviĝis — —“ aŭ simile, eksprese atentigas pri tiu lasta cirkonstanco.

Ĉe la taksadoj de ŝipvolumeno, kiuj ne estas tute malhaveblaj kiel bazoj por la raportoj de la admiralstabo, kompreneble povas okazi eraroj. Ankaŭ al laikoj supozeble estas klare, ke la grandeco de ŝipo povas esti erartaksata eĉ de sperta fakano, konforme al tio, ĉu la ŝipo sekve de pli-malpli de ŝarĝo pli aŭ malpli enakviĝas, same ke taksadoj dum la nokto aŭ ĉe nebula vetero aŭ se la taksota ŝipo povas esti rigardata nur dum malmulte da momentoj, eĉ malgraŭ plej bona intenco povas ekartiĝi. Sed kiam taksadoj devas esti utiligataj, ili estas kiel eble plej singarde substituataj kaj, kiom ajn estas eble, kompletigataj kaj korektataj per pli postaj, pli precizaj esploroj.