Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiom malgravaj estas la tiam ankoraŭ restantaj ekartoj, rezultas el prikalkulo de flanko, plene sendependa kaj ne influata de la admiralstabo, sed ĝuste en la fako de la markomunikado speciale kompetenta; laŭ ĝi la taksadoj pri la grandeco de ŝipoj provizore anoncitaj kiel ne konataj mezmezure ĝis 2% koincidas kun la kalkulrezultatoj sur la fundamento de postaj, pli fidindaj informoj. El tio evidentiĝas, ke kun okazaj trotaksoj korespondas sama kvanto da maltrotaksoj kaj kompensas ilin. Per tio ankaŭ la aserto de la franca aŭtoro de du artikoloj en „Neue Zürcher Zeitung“, ke la volumeno de ĉiuj alfundigitaj ŝipoj, ne identigitaj de la germanaj U-boatoj, estas metode plialtigata, estas plenpruve refutata.

Sed eĉ se la franca aŭtoro koncerne siajn falskulpigojn estus prava, tiu trotakso de la ne konataj ŝipoj nur malmulte influus la definitivan rezultaton; ĉar el la alfundigitaj ŝipoj apenaŭ ⅕ restas ne konata. Se oni supozas koncerne ilin, kiel li faras, eĉ meznombran trotakson je ⅓, ĝi do influus la definitivan rezultaton nur per ⅟15, sekve ĉe la plej altaj ĝisnunaj monatrezultatoj atingus apenaŭ 70000 t. La kontraŭula aserto, ke la trotakso sumiĝas je kelke da centmiloj da tunoj, do estas nura fantaziaĵo.

Plue de malamika flanko estas dirate kontraŭ la fidindeco de la raportoj de l’ admiralstabo, ke ŝipoj, kiuj estas anoncataj kiel alfundigitaj, efektive ne alfundiĝis, sed atingis havenon. La leginto de la kontinuaj publikigoj de la admiralstabo supozeble memoras, ke en ili ĉe mencio pri torpedado kelk-